Paul Fruictier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Paul FRUICTIER)
Paul Fruictier
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1879 (1879-01-04)
en Amiens
Morto 1-an de januaro 1947 (1947-01-01) (67-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 5391
vdr
Paul Fruictier kun Lidja Zamenhof en 1935

Paul Fruictier (naskiĝis la 4-an de januaro 1879 en Amiens, mortis en 1947) estis franca doktoro de medicino, ĉefredaktoro de du francaj medicinaj gazetoj kaj Esperanto-gramatikisto.

Esperanton Fruictier lernis en 1900; post ses semajnoj li renkontiĝis en Parizo kun sveda kuracisto, d-ro S. E. Krikortz, kaj povis interparoli kun li kaj gvidi lin en la Universala Ekspozicio.

Fruictier estis komitatano de la SFPE. Kiam li malfermis kursojn, inter liaj lernantoj estis interalie Théophile Cart kaj Georges Warnier. Dum multaj jaroj li partoprenis en la klopodoj de la fondintoj de la Pariza Esperanto-grupo - kvankam la vorto "grupo" estas maltroigo: antaŭ la Unua Mondmilito Parizo estis kvazaŭ la centro de la Esperantista agado, kie agadis Carlo Bourlet, Théophile Cart, Hippolyte Sebert kaj aliaj, aperis la Revuo kaj Lingvo internacia kaj funkciis la Centra Oficejo. Ekde 1905 li membris en la Lingva Komitato.[1]

En 1902 li fariĝis ĉefredaktoro de Lingvo Internacia, kiun presigis Paŭlo Lengyel en Szekszárd (Hungario). Kun tiu ĉi li en 1905 fondis la Presan Esperantistan Societon en Parizo. Krome li en 1904 fondis kaj ĝis 1906 redaktis la Internacian Sciencan Revuon. En 1906 li aperigis kelkajn numerojn de Internacia Medicina Revuo, redaktita en Esperanto kaj en diversaj naciaj lingvoj, por disvastigi Esperanton inter kuracistoj; sed tiu entrepreno estis antaŭtempa, kaj la gazeto baldaŭ malaperis. Poste li vojaĝis, precipe en Oriento.

Fruictier verkis multajn artikolojn en Esperanto; la plimulto aperis en Lingvo Internacia, subskribitaj per kaŝnomoj, ekzemple O. WoodP. Aliamet.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Esperanta sintakso

Citaĵo
 La sindonema kaj lerta ĉefredaktoro de nia malnova « Lingvo Internacia », Sro Paul Fruictier, eldonis libron tre gravan, laŭ nia opinio. Estas « Esperanta Sintakso ».

Tiu verko, tute Esperante skribita, enhavas antaŭparolojn konsistantajn el ĉarma letero de nia tre konata samideano, Sro Cart, kaj el kelkaj vortoj de l’aŭtoro mem. Kompreneble, ni ne povas ĉi-tie citi la tre nombrajn ĝustajn ideojn de niaj du amikoj, ĉar por tio ni devus doni plene liajn tekstojn.

La verkinto ekzamenas unuj post la aliaj la sekvantajn ĉapitrojn : 1 — Difino de vortoj. 2 — Artikolo. 3 — Substantivo. 4 — Adjektivo. 5 — Nombraj nomoj. 6 — Personaj pronomoj. Posesivoj. 7 — Pronomoj-adjektivoj kaj aliaj vortoj. 8 Verbo. 9 Prepozicio. 10 — Adverbo. 11 — Konjunkcio. 12 — Aldono : Ordigo de vortoj, interpunkcio.

Oni ne kredu ke S-ro Fruictier traktis nur teorie tiujn ĉapitrojn. Li akceptis principon kiu al ni ŝajnas nedisputeble bona. Efektive, ni legas la sekvantaĵon: « Tiun spiriton — la propan spiriton internacian de nia lingvo — ĝisnunaj Esperantistoj (aŭ almenaŭ « plej multo el ili) akiris per zorga legado de diversaj verkoj el nia « Biblioteko » ; tion ili povis fari nur « pro manko de plenaj lernolibroj kaj vortaroj. » Konklude, l’ aŭtoro, por tiel diri, faris tion en lingvo Esperanto, kion faris S-ro de Beaufront en lingvo franca. Evidente, laŭ sia celo, ĉi-tiu elverkis libron por personoj sciantaj la francan lingvon kaj li elektis tiujn ekzemplojn, kiuj taŭgas plej bone, kaj ĉiuj Esperantistoj kiuj uzis la Komentarion scias ĝis kia alta grado sukcesis S-ro de Beaufront. Kontraŭe, S-ro Fruictier dedicas sian verkon al la samideanoj de ĉiuj landoj. Li do tiris siajn ekzemplojn el la verkoj de D-ro Zamenhof kaj li konfesas ke li trovis ankaŭ grandan helpon en la bonegaj libroj aŭ skizoj gramatikaj de S-roj Einstein, de Beaufront, Cart, da Costa, Genie , Kofman, Nylén, Villareal kaj aliaj. Unuvorte, S-ro Fruictier estas tute pravas kiam li diras : « Mi verkis tiun libreton, trudinte al mi unu regulon, KONSTATI NE PROPONI. » Ĉiuj la legantoj de la Belga Sonorilo havos ideon pri la taŭgeco de l’ Esperanta Sintakso per tiu juĝo de l’ eminenta lingvisto Cart en lia letero al la ĉefredaktoro de L. I. : « La verko estas kunmetita laŭ principoj de severega metodo. » « Vi tre bone komprenis ke, jam en ĝia nuna stato, Esperanto povas kaj devas esti studata kiel vera lingvo, kia ĝi estas ; anstataŭ trudi regulojn, niajn regulojn al la lingvo, ni devas ilin ĉerpi el ĝi mem, t. e. el verkoj de D-ro Zamenhof kaj de plej bonaj esperantistoj. »

Ni ne povas aldoni alion. Ke ĉiu Esperantisto aĉetu la bonegan libron de S-ro Fruictier, kaj li baldaŭ vidos per si mem kiom utile por la tuta Esperantistaro laboradis la verkinto. 
— Lucien Blanjean. La belga sonorilo - Numero 017, Januaro (1904)
Citaĵo
 Tiu verko, tutplena da l’plej bonaj intencoj, plifortigis nian konvinkon pri la neceso plibonigi Esperanton.

Oni ne devas leĝarigi la « malbonajn kutimojn », kiam oni povas ankoraŭ alie agi. Esperanto ne estas jam lingvo tutaranĝita; ĝi estas lingvo aranĝata kaj aranĝota. Zamenhof donis ĝian ĝermon, vere mirindan; ni penu, zorgante pri ĝia kreskado, ne komprometi ĝin. Speciale estus danĝeroza por la esperanta embrio, se ĝiaj apogantoj kredus esti jam sufiĉe multaj por esti kapablaj altrudi la regulon pri «la uzado », regulon de l’ mallogikaj lingvoj, kiu jam faris sufiĉe da suferintoj. Esperanto devas esti sufiĉe kuraĝoza por plenumi, de si mem, sian perfektigon : se ne, alvenos la tempo por skismoj; ankaŭ okazos ke ia lerta konkuranto aranĝos por Esperanto mem la plibonigojn pii kiuj konsentas tre spertaj Esperantistoj; tiu lertulojn profitos la aferon.

Kiu estos embarasata ? Nu! Esperantistaro, ĝiaj idoloj, ĝiaj fetiĉoj. 
— B. S. La belga sonorilo - Numero 060, Aprilo (1907)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Henry Dunant: Rememoroj pri Solferino (tradukis A. Vaillant[2] kaj Paul Fruictier)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.
  2. nur hazarde similnoma al Auguste Vaillant, franca anarkiisto mortinta jam en 1894, kiu famiĝis per eksplodigo de bombo en la franca Ĉambro de Deputitoj la 9-an de decembro 1893
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.