Paul Fleuriot de Langle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Paul Antoine Fleuriot
Vicgrafo de Langle
Naskiĝo 1-a de aŭgusto 1744
en kastelo de Kerlouët
Morto 11-a de decembro 1787
en Maouna (Samoo), Samoo
Soldata kariero
Rango: Diviziestro
Tempo de deĵoro: 1758-1787
Speco: Franca reĝa ŝiparo
Militoj: Usona Milito de Sendependeco
Medaloj: Ordeno de Sankta Ludoviko
Kavaliro de la Societo de la Cincinatuloj
v  d  r
Information icon.svg

Paul Antoine Marie Fleuriot, vicgrafo de Langle, naskiĝinta la 1-an de aŭgusto 1744 en kastelo de Kerlouët en Quemper-Guézennec, Côtes-d'Armor kaj mortinta la 11-an de decembro 1787, en Tutuila, Maouna (Samoo), estis franca maroficiro kaj aristokrato de la 18-a jarcento. Enirinta en la reĝa ŝiparo kiam li estis 14-jara, komence de la sepjara milito, li tie tute karieris. Nomumita veselkapitano poste diviziestro en la Usona Milito de Sendependeco, li estis ankaŭ membro de la Marakademio . Li enŝipiĝis kiel dua komandanto de la ekspedicio La Pérouse (1-a de aŭgusto 1785 - 11-a de decembro 1787).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Originoj kaj familio[redakti | redakti fonton]

Paul Antoine Marie Fleuriot naskiĝis en familio de la bretonia nobelaro.

Kariero en la reĝa ŝiparo[redakti | redakti fonton]

Li eniris la margardan kompanion de Brest la 4-an de junio 1758, kaj surŝipiĝis la sekvantan 16-an de novembro sur la ŝipo Le Diadème, kiam li estis nur 14-jara. Li partoprenis kampanjojn en Sandomingo (nuna Haitio) kaj en Hispanio. Li estis elektita membro de la Marakademio en 1774. Li aktive partoprenis en la laboroj de tiu asembleo kaj publikigis aparte observojn pri la komputado de longitudo per lkunaj distancoj laŭ la esploroj faritaj okaze de lia kampanjo sur La Dédaigneuse.

Usona Milito de Sendependeco (1775 - 1783)[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Usona Milito de Sendependeco.

Li partoprenis en la Usona Milito de Sendependeco. Veselleŭtenanto en februaro 1778, li surŝipiĝis sur Le Saint-Esprit sur kiu li batalis en Ouessant la 27-an de julio 1778. Samjare, li ricevis la krucon de Sankta Ludoviko. Kiel komandanto de Le Hussard en 1779, li partorenis en la kaptado de la kutro Actif. Kiel komandanto de L'Aigrette en aŭgusto 1780, li fariĝis en aprilo 1781 komandanto de la fregato La Résolue kaj kuniĝis en Antiloj al la skadro de la grafo de Grasse. Komandanto de L'Experiment en marto 1782, li konvojis al Antiloj.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekspedicio de la Hudsona Golfo.

Li partoprenis en majo-aŭgusto 1782, sub komando de La Pérouse, komandanto de Le Sceptre, en la ekspedicio kontraŭ la anglaj establoj de la Hudsona Golfo. Li tiam komandis L'Astrée kaj pruvis en ambaŭ kazoj sian eminentecon pri maro. Li fariĝis veselkapitano en novembro 1782.

Li estas ankaŭ membro de la Societo de la Cincinatuloj (Kavaliro).

Sciencesploraj vojaĝoj[redakti | redakti fonton]

Ekspedicio La Pérouse[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekspedicio La Pérouse.

Admirata pro siaj kompetentecoj, siaj konoj, aparte en matematikoj kaj astronomio, kaj sia volenergio, li estis elektita de sia amiko Jean-François de La Pérouse kiel duulo de la ekspedicio La Pérouse kaj komandanto de la fregato L'Astrolabe (500t, 114 ŝipanoj).

La morto de S-roj De Langle, Lamanon kaj de dek aliaj membroj de la du ŝipanaroj sur la plaĝoj de Manoua en 1787. (Gravuraĵo de N. Ozanne, 1797)

En la revenado, Paul-Antoine kaj ties kompanoj albordiĝis al insulo Maouna por preni trinkeblan akvon, kiu mankis sur la ŝipo[1]. Sur la ŝalupoj ŝarĝitaj per akvobareloj[2], ili atendis altan tajdon por povi atingi la ŝipon[3].

Indiĝenoj de Tutuila ĉirkaŭis la kanotojn, kaj malamikeco kreskis. Fleuriot de Langle rifuzis pafi al la indiĝenoj, ĉar la misio devis resti paca laŭ reĝa ordono. Li estis trafita de ŝtono al la kapo, kaj falis akven.

De tiam, vera batalo komenciĝis inter la ŝipanaro kaj la indiĝenoj. Dek du ŝipanoj estis mortigitaj, dudek estis vunditaj kaj Fleuriot de Langle estis finmortigita per klabo[4].

Li estis nomumita postmorta diviziestro la 24-an de aprilo 1788.

Omaĝoj kaj estonteco[redakti | redakti fonton]

Tre kortuŝita, La Pérouse estus povinta dronigi cent pirogojn, kiuj enhavis pli ol kvincent personojn, antaŭ ol forlasi la insulon, sed, diris li, Mi timis erari pri elekto de la viktimoj, la krio de mia konscienco savis ilian vivon[5]. La restaĵoj de Fleuriot de Langle estis entombigitaj en la ĥorejo de la preĝejo Sankta-Ludoviko en Brest post funebra ceremonio kun granda pompo[6].

Inter sia idaro, estas la verkisto Jean de La Varende.

Monumento al mortintoj[redakti | redakti fonton]

La nomo Paul-Antoine Fleuriot de Langle aperas sur la monumento al mortintoj memoriganta tiun eventon kaj starigita sur la loko de la faktoj, sur la insulo Tutuila en Samoo:

Oficiala skribo : « Inaŭgurita en 1883 por honori la memoron de dek unu membroj de la ekspedicio La Pérouse mortigitaj en tiu ĉi loko. »

Sur la monumento, estas skribitaj la nomoj de la dek unu ŝipanoj mortigitaj kun Fleuriot de Langle.

Malkovroj okaze de la ekspedicio Vanikoro 1999[redakti | redakti fonton]

Okaze de plonĝaj kampanjoj al la ŝipruinaĵoj de « La Boussole » kaj de « L'Astrolabe », estis malkovrita en 1999 angulmetro simila al tiu trovita en Numbo en 1885. Tiu malkovro estis sekvita de aliaj, inter aliaj, arĝenta forko kun blazono de Fleuriot de Langle, luidoro, hispanaj kaj rusaj moneroj, alkohola termometro, manovrfajfilo, korpo de holdopumpilo, ankro, dragonkasko, krucifikso kaj homforma statueto, ktp.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Li timis skorbuton por sia ŝipanaro.
  2. Se Langle samopiniis kiel La Pérouse pri la graveco de freŝa nutraĵo kontraŭ skorbuto, li estis konvinkita per la aserto de Cook pri la bono de freŝa akvo, opinio ne konsentita de La Pérouse, skribante pri la dramo de Maouna : Li estis adoptinta la sistemon de kapitano Cook kaj kredis ke freŝa akvo estis centoble preferinda ol holda akvo.
  3. Sed, sur la plaĝo, li frontis belegajn junulinojn, kun hararoj ornamitaj per floroj de hibisko, kiuj antaŭiris al la francoj kaj, kiel rakontis la elsavitoj, sin ofertis laŭ bele nedeca maniero... Iliaj proponoj, post pluraj surmaraj semajnoj, ne estis evidente unuanime forpelitaj. Sinsekvis ekstema miksiĝo kaj certa perturbo. Por konvinki la indiĝenaj estroj reordigi, kaj por atentigi la junulinojn je hibiskaj floroj, Fleuriot de Langle ofertis al ili tombakaĵoj.
  4. Bedaŭrinde, la transdono de donacoj kaj la neeviteblaj komparoj, kiuj sekvis ilin kreis jaluzecon same neeviteblan, kaj la streĉiĝo kreskis. Baldaŭ, la akvoprenantoj estis ĉirkaŭataj de sep- ĝis okmil « sovaĝuloj »... kaj Fleuriot de Langle fariĝis en danĝera situacio. Nur unu ideo venis al li, fuĝi kaj reatingi sian ŝipon. Sed, se la junulinoj bonorde estis retretintaj, iliaj akompanantoj malhelpis la resurkanotiĝon de la francoj. La ŝipanoj tiam pafis siajn unuajn pafojn, la « sovaĝuloj » furioziĝis kaj terura masakro sukcedis al la allogaj scenoj de la tutuilaj virinoj.
  5. La Pérouse diris pri li : Li mortis pro sia humaneco, Mi perdis per la plej terura el la perfidoj mian plej bonan amikon, mia amiko de tridek jaroj. Homo plena je spirito, saĝo, kono, kaj certe unu el la plej bonaj oficiroj el ĉiuj ŝiparoj en Eŭropo.
  6. Léon Malu, « Fleuriot de Langle », en Gazeto de teraj kaj maraj vojaĝoj kaj aventuroj, julio 1889, legebla de Perreta legado

Fontoj kaj bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]