Peña Sagra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peña Sagra
Montaro vidita de Navas
Montaro vidita de Navas
monto • mountain chain
Alteco 2 048 m
Situo  Hispanio
Montaro Kantabra Montaro
Geografia situo 43° 10′ N, 4° 30′ U (mapo)43.167333-4.5005Koordinatoj: 43° 10′ N, 4° 30′ U (mapo) f4
Peña Sagra (Kantabrio)
Peña Sagra (Kantabrio)
DEC
Peña Sagra
Peña Sagra
Situo de Peña Sagra
Map
Peña Sagra
vdr

Peña Sagra [penja sagra] estas 16-kilometra montoĉeno en Kantabrio (norda Hispanio). Ĝi estas natura limo inter la alta sudokcidenta parto de la valo de rivero Nansa (en Liébana, kie fluas la rivero Deva) kaj la municipo Polaciones. Ĝi havas tre krutajn montojn. La vala komarko Liébana estas interspaco inter la montaro Picos de Europa kaj Peña Sagra. Estas geodezia vertico en la monto Cantu Traspeñuela.[1] La tuta areo de la montaro estas Protektita birda areo.

Kelkaj historiistoj pensas, ke la monto Medulio (ŝirmejo de kantabroj en la fino de la Kantabraj militoj kontraŭ la Romia Imperio) estis ie en Peña Sagra.[2]

Kirko Virgen de la Luz[redakti | redakti fonton]

Ĉe la monto Cuernón, je alteco de 1340 m, estas kirko Virgen de la Luz (Virgulino de la lumo), kiu estas patrono de Liébana kaj Polaciones. Karese oni nomas la virgulinon La Santuca (la sanktulino). Ĉiujare la 24-an de aprilo oni procesie marŝas kun ĝia figuro ĝis la vilaĝo Somaniez kaj la sekvan tagon oni iras ĝis la vilaĝo Aniezo. De tie la 2-an de majo la procesio plu iras ĝis la Monaĥejo de Sankta Toribio de Liébana, trairante diversajn vilaĝojn de Liébana. La vesperon la virgulino revenas al Aniezo kaj post du tagoj ĝi revenas en la kirkon de Peña Sagra.

Plej altaj montoj[redakti | redakti fonton]

Kvin plej altaj montoj en Peña Sagra[3]
Nombre Alto (m) Elstareco (m)
Cuernón de Peña Sagra 2.048 930
Mesa la Juncá / La Yuncá 1.964 77
Cuetu Cucón 1.948 130
Mesa Venceju 1.939
Pico Paraes 1.934 119

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Instituto Geográfico Nacional: vértices geodésicos. Peña Sagra[rompita ligilo]
  2. Mendikat.net Arkivigite je 2014-04-13 per la retarkivo Wayback Machine (Alirita la 11-an de aprilo 2014).
  3. Laŭ Mendikat.net (Alirita: la 11-an de aprilo 2014).