Pecjinci
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
Pecjinci (petjinci), serbe Пећинци, slave Pećinci, hungare Pecsince estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Srem (regiono). La serba vorto "peĉina" signifas: kavo. Ankoraŭ 14 vilaĝoj apartenas al la municipo.
- Loĝantaro: 2650
- Poŝtkodo: 22410
- Telefonprefikso: 22
- Aŭtokodo: RU
Situo[redakti | redakti fonton]
Pecjinci situas sur ebenaĵo, 30 km-ojn for de Beogrado.
Historio[redakti | redakti fonton]
Komence romianoj vivis tie, poste alvenis diversaj nomadaj triboj. Fine de la mezepoko la turkoj okupis la komunumon. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 2002 loĝis en Pecjinci 2659 da homoj, (serboj 2479 (93 %), ciganoj 38, kroatoj 17 po (1 %) kaj aliaj).