Granda Kolumo de la Ordeno de la Kondoro de la Andoj • Granda Kruco kun Kolumo de la Ordeno de la Suno de Peruo • Order of Merit for Distinguished Services [#]
Li estis jam juna popola patrolanto en epoko de terorismo por eviti la agadon kaj de tiaj grupoj kaj de la subpremado fare de registaraj fortoj. Fakte li estis tutlanda estro de tia organizo de kamparanaj patroloj. Kiel instruisto de elementa edukado li estis estro de la Luktokomitato de la porinstruista sindikato Sindicato Único de Trabajadores de la Educación del Perú, kiu luktis ĉefe por la dignigo de la laborkondiĉoj de la instruistoj de kamparanaj areoj ekzemple dum la striko de instruistoj de 2017. En politiko, li estis membro de la regiona komitato de Cajamarca de Perú Posible (Ebla Peruo), partio por kiu li kandidatiĝis al la urbestreco de Anguía (malsukcese) en 2002. En 2021 li kandidatiĝis al la Prezidenteco de Peruo por la politika partio Perú Libre (Libera Peruo), kaj li atingis la unuan vicon en la unua balotraŭndo per 18.92% de voĉdonoj kaj superis la estron de la dekstra partio Fuerza Popular (Popola Forto), nome Keiko Fujimori, en la dua balotraŭndo per 50.13% de voĉdonoj .[2][3][4] Keiko Fujimori dekomence plendis, ke estis ŝi kiu venkis en la balotado, sed finfine Pedro Castillo estis proklamita prezidanto post la finigo de ĉiu procesoj fare de la balota oficiala kalkulado.[1]