Pedro J. Ramírez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedro J. Ramírez
Persona informo
Naskonomo Pedro José Ramírez Codina
Naskiĝo 26-an de marto 1952 (1952-03-26) (72-jaraĝa)
en Logronjo, Rioĥo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater School of Communication of University of Navarra • University of Navarra School of Law • Marist Brothers
Familio
Edz(in)o Ágatha Ruiz de la Prada • nekonata valoro
Amkunulo Ágatha Ruiz de la Prada
Infano María Ramírez
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkisto • universitata instruisto • korespondisto • media proprietor
Verkoj El Mundo
El Español
vdr

Pedro José Ramírez Codina (Logroño, 26a de marto 1952) estas hispana ĵurnalisto, nuna direktoro de la reta ĵurnalo El Español kaj antaŭe direktoro de El Mundo​ kaj Diario 16.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis ĵurnalismon en la Universitato de Navaro. Poste li estis instruisto de nuntempa hispana literaturo en Pensilvanio.

Inter 1975 kaj 1980 li laboris en ABC kaj la 17an de junio 1980 estante 28-jaraĝa estis nomumita direktoro de Diario 16, kiun li eligis el krizo. La 8an de marto 1989 li estis elpostenigita ĉar laŭ liaj deklaroj li malakceptis silentigi la ligon inter la terorista grupo GAL kaj la registaro de Felipe González, kio finfine pruviĝis. En tiu epoko krome li suferis multajn procesojn.

Dum la 1990-aj jaroj li per El Mundo dediĉis sin al informoj kontraŭ la socialista registaro kaj defendis la dekstran Partido Popular eĉ por la Madridaj atakoj de la 11-a de marto 2004, kiuj estis faritaj de islamismaj ĝihadistoj, sed li defendis la teorion ke faris ĝin ETA, kio montriĝis mensogo por favori la dekstran partion PP en la tuja balotado. Li estis direktoro de El Mundo ĝis la 30a de januaro 2014.

Lia kariero estis plenplena je skandaloj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pedro J. Ramírez en la hispana Vikipedio.