Perros-Guirec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Perros-Guirec / Perroz-Gireg
komunumo en Francio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando  Francio
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Lannion
Kantono Perros-Guirec
INSEE kodo 22168 [+]
Poŝtkodo 22700
Kodo laŭ INSEE 22168
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Yvon Bonnot
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 7 333  (2007)
Loĝdenso ĉ. 538 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 49′ N, 3° 27′ U (mapo)48.813333333333-3.4433333333333Koordinatoj: 48° 49′ N, 3° 27′ U (mapo)
Alto De 0 al 60 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 1 416Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Perros-Guirec / Perroz-Gireg (Francio)
Perros-Guirec / Perroz-Gireg (Francio)
DEC
Perros-Guirec / Perroz-Gireg
Perros-Guirec / Perroz-Gireg
Situo de Perros-Guirec / Perroz-Gireg

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Perros-Guirec [+]
vdr

Perros-Guirec (Perroz-Gireg en la bretona lingvo) estas municipo, la ĉefurbo de kantono de la departemento "Côtes-d'Armor" [kot darmor], en la regiono Bretonio, en Francio.

La franca vorto por la municipanoj estas "Perrosiens".

La urbo havas du emblemojn:

Blazono
Blazono

Geografie

La municipo inkluzivas la urbon Perros-Guirec kaj la urbetojn Ploumanac'h kaj la Clarté. La ĉefa ekonomia ago estas turismo, aparte pli dum la somero, kiam kreskas ne nur la loĝantaro sed ankaŭ la aktivaĵoj sportaj, kulturaj kaj ekonomiaj.

La Pado de Doganistoj [fr: le Sentier des Douaniers] laŭas la marbordon kaj, sur la protektita areo de Ploumanac'h, la promenadejo ĵetkovrita de ŝtonegoj strangformaj el rozkolora granito.

La urbo havas du grandajn plaĝojn. Tiu de Trestraou estas sunkapta, kaj tie troviĝas la kazino kaj la kongresdomo (kie ofte okazas ekspozicioj), kune kun la forirejo por viziti la Sep Insulojn kaj ties koloniojn de laroj kaj suloj. La plaĝo de Trestrignel estas pli ofte batata de la vento. Iom sovaĝa, tamen ĉarma, ĝi estas interkruta, kun unuflanke la pinto de la kastelo, t.e. ŝtona kabo de kie oni povas ĝui vidaĵon sur la Insulo Tome [fr: l'île Tomé] (kiu ne estas unu el la Sep Insuloj).

La urba haveno bonvenas egale fiŝkaptistojn kaj plezurŝipistojn. Artefarita ĉirkaŭbarejo uziĝas kiel aktivaĵejo (lerneja aŭ turista, laŭ la sezono).

Historie

Ĝis la Franca revolucio de 1789, Perros-Guirec apartenis al la episkopujo de Dol-de-Bretagne.

Partneraj urboj

Eksteraj ligiloj (franclingvaj)