Peter Baumann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Baumann
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1953 (1953-01-29) (71-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

Peter BAUMANN (29a de Januaro 1953) estas germana muzikisto. Li formis parton de la ĉefa membraro de la pionira germana grupo de elektronika muziko nome Tangerine Dream kun Edgar Froese kaj Christopher Franke en 1971. Baumann komponis sian unuan soloan albumon en 1976, estanta ankoraŭ dum turneo kun la bando, kaj eniris en soloa kariero en 1977. Li fondis la diskomarkon Private Music. Ekde la komenco de la 2000-aj jaroj, Baumann dediĉis sian tempon al studado kaj promocio de iniciatoj en scienco kaj filozofio kiuj temas pri la homa kondiĉo.

Soloaj albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Romance '76 (1977) (LP)
  • Trans Harmonic Nights (1979) (LP)
  • Repeat Repeat (1981) (LP)
  • Strangers In The Night (1983) (LP)
  • Blue Room (promocia kasedo kun Paul Haslinger & John Baxter) (1991)
  • Phase by Phase: A Retrospective '76 - '81 (1996) (CD)
  • Machines of Desire (2016) (CD)
  • Neuland (kun Paul Haslinger) (2019) (CD, LP)


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Peter Baumann en la angla Vikipedio.