Peter Dennis Mitchell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Dennis Mitchell
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1920 (1920-09-29)
en Surrey
Morto 10-an de aprilo 1992 (1992-04-10) (71-jaraĝa)
en Bodmin
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de KembriĝoJesus College • Queen's College
Subskribo Peter Dennis Mitchell
Okupo
Okupo biokemiisto • kemiisto • universitata instruisto
vdr

Peter Dennis MITCHELL (Mitcham, Merton, Granda Londono, 29a de septembro 1920 - Bodmin, Kornvalo, 10a de aprilo 1992) estis angla biokemiisto kiu ricevis la Nobel-premion pri kemio de la jaro 1978.

Li studis en la Universitato de Kembriĝo, kie li gradiĝis en Naturaj Sciencoj, kaj poste doktoriĝis en biokemio en 1951. En 1943 li akceptis labori en la Departemento de Biokemio de tiu universitato, kaj rezignis en 1955. En 1961 li akceptis peton de Michael Swann kaj iĝis direktoro de la Departemento de Biologio de la Fakultato de Zoologio de la Universitato de Edinburgo. Ekde 1964 li estis direktoro de la Laboratorio de Esploroj de Glynn, Kornvalo.

Interesita dekomence pri la penicilino, ekde 1961 li laboris en la studo pri la stokado de la energio en la vivularoj por esti poste transportita al uzejoj pere de la molekuloj de adenozina trifosfato (ATP). Pere de tiuj esploroj, li pruvis kiel la rompo de la ligilo en unu de la grupoj de ATP okazigas la aperon de la adenozina pirofosfato (ADP), kiu liveras energion tuje disponeblan. Pere de la energio liverita de la homa spirado, la ADP iĝas denove ATP, procezo nomita "oksidiga fosforilado".

En 1978 li ricevis la Nobel-premion pri kemio "pro siaj laboroj pri la interŝanĝo de biologia energio pere de la teorio de la osmoza kemio". En 1981 li ricevis ankaŭ la Medalon Copley.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Peter Dennis Mitchell en la hispana Vikipedio.