Peter Rosegger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Rosegger

Peter ROSEGGER (* 31-a de julio 1843 en Alpl, Steiermark, † 26-a de junio 1918 en Krieglach, Steiermark) estis aŭstra verkisto.

La filo de malriĉa kamparano frue interesiĝis pri desegnado kaj pentrado. Legi kaj skribi li lernis ĉe pensiiĝinta instruisto kaj aŭtodidakte, ĉar li ne havis okazon por vizitadi lernejon.

En la jaro 1864 li sendis siajn unuajn literaturajn verkojn al gazeto, kaj la redaktoro ebligis al la juna talentulo la viziton de komerca lernejo. Ekde la jaro 1869 Rosegger konstante publikigis poemojn en sia regiona dialekto, romanojn kaj rakontojn. Centraj temoj en lia verkaro estas la vivo de la kamparanoj, ties religiemo kaj amo al la naturo - kaj minacoj de la moderna grandurba etoso.

Listo de verkoj

  • Die Schriften des Waldschulmeisters (romano, 1875)
  • Jakob der Letzte (romano, 1888)
  • Das ewige Licht (rakonto, 1897)
  • Erdsegen (romano, 1900)
  • Als ich noch der Waldbauernbub war (rakontoj, 3 vol., 1900-1902)
  • Weltgift (romano, 1903)