Peter van der Velde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter van der Velde
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1918 (1918-02-05)
en Vlagtwedde
Morto 24-an de januaro 2004 (2004-01-24) (85-jaraĝa)
en Roderwolde
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Peter van der Velde (naskiĝis la 5-an de februaro 1918 en Vlagtwedde, mortis la 24-an de januaro 2004 en Roderwolde, provinco Drento, Nederlando) estis esperantisto, poeto kaj verkisto de noveloj, kabaredtekstoj kaj kantoj, precipe en la regionaj lingvoj groninga kaj drenta. Li ankaŭ estis kunfondinto de la kabaredgrupo Bonte Bitse kiu post la dua mondmilito fariĝis la kabareda grupo De Bekketrekker[1].

Ĉar li ankaŭ estis instruisto li instruis ankaŭ Esperanton al gelernantoj en elementa lernejo[2] kaj defendis la regionan kulturon.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Lia literatura kariero komenciĝis en 1940 kun la publikigo de poemoj en la "Leekster Courant". En 1947 poemoj kaj mallongaj rakontoj estis unuafoje publikigitaj en la monata revuo Drente. Li kune kun kelkaj aliaj personoj verkis serion da leteroj por la drenta literatura revuo Oeze Volk kaj por la Leekster Courant inter 1961 kaj 1962. La multaj rakontoj, kolumnoj kaj poemoj kiujn li verkis kaj deklamis dum kulturaj renkontiĝoj, estis ne nur publikigitaj en la menciitaj revuoj, sed ankaŭ en la Drentse en Asser Courant, en Nieuwsblad van het Noorden (kunfandita en Dagblad van het Noorden en aprilo 2002) kaj en la drenta literatura revuo Roet en kiuj li subskribis kiel "Bastiaan Brobbel". Por la groninga literatura revuo Krödde li verkis kaj sub sia propra nomo kaj sub la pseŭdonimo "Wietske Knorringa"[3] en la groninga. Li ankaŭ publikigis poemojn en monata revuo Drenthe.[3] Multa laboro ankaŭ aperis en antologioj[1].

La verkaro de Van der Velde havas fortan melankolian karakteron kun humura subtono. La rakontoj ofte temas pri la eta civitano, kiu renkontas burokration, etajn malĝojojn kaj la ĉiutagajn zorgojn de familia vivo. Liaj poemoj, aliflanke, estas pli melankoliaj kaj ofte traktas la forpasadon de la tempo.

Lia plej konata poemaro estis kolektita en 1986 en la kolekto Wilwaark, kiu estis reeldonita en 2001 kiel Winter op de paaizermao (Vintro sur la Paaizermao)[3].

  • (2003) Trekwaark: verzaomelde gedichten (Trekwaark: kolektitaj poemoj) (2013) Groningen, eld. Kleine Uil, ISBN 978-94-91065-59-0
  • (2001) Winter op de Paaizermao (Vintro sur la Paaizermao), Zuidwolde, eld. Het Drentse Boek (represita en 2008), ISBN 978-90-65090-188
  • (1986) Wilwaark: gedichten en verhaolen (Wilwaark: poemoj kaj rakontoj), Zuidwolde, eld. Het Drentse Boek, ISBN 90-6509-018-5

Ekzemplo en lia regiona lingvo:[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Moet ik ok ofstand doun van aal mien doezend dingen
Zei ik nog einmaol weer de bloumen en de zun?
Heur ik nog einmaol weer de bliede vogels zingen
Waacht ankom maitied mai nog weer een naai begun? 

Ekzemplo en esperanto-traduko:[redakti | redakti fonton]

Ĉar P. van der Velde ankaŭ estis esperantisto, la asocio Esperanto Noord-Nederland esperantigis kelkajn liajn poemojn el la kolekto 'Wilwaark' [2].

Citaĵo
 La vintrosezono blovas tra miaj vestoj Kiam mi tramalvarmiĝinte iras hejmen Kiu volas vivi tiu lernu suferi Kiam vintras sur la Pejzer-kampar’ 

Kantaro[redakti | redakti fonton]

En 1986 estis publikigita la disko Noorderveld: Leid'ies oet Noord-Drenthe, kolekto de kantoj kiujn li kune kun sia edzino Alke prezentis por la publiko dum jaroj[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (nl) Petrus (Peter) van der Velde, Geheugen van Drenthe.
  2. 2,0 2,1 Peter van der Velde-jaar: Dichter, leraar, Esperantist (PDF), Esperanto Nederland, archiefinhoud 2019.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 (nl) Joep Van Ruiten, Schrijver Peter van der Velde overleden, Dagblad van het Noorden, la 26-an de januaro 2004, alirite la 9-an de decembro 2022.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(nederlanda) Henk Nijkeuter, Geschiedenis van de Nederlands- en Drentstalige literatuur in Drente in de periode 1816-1956.

(nederlanda) Henk Nijkeuter, Drentse Literatuurgeschiedenis deel lI, periode 1945-2015

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]