Petro Komestoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Petro, dirita Komestoro (el la latina ‘comedere’ = manĝi) pro lia famo kiel «voranto de libroj», kaj kiun Dante etikedis «Pietro Mangiadore» (Petro la voranto. Paradizo XII, 134), estis franca dekano de la kapitolo de Troyes 1147 kie pliposte profesoris kaj, ekde 1164, kanceliero de la universitato de Parizo; kaj fine retiriĝis en la monaĥejo Sankta Viktoro, kie forpasis en 1180) (ne estis registrita la dato de lia naskiĝo).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Se lia kromnomo ligiĝas al la intenseco de lia laboro, lia tiama famo ligiĝis al teologia verko Historia scholastica [histOria skolAstika], historio pri la mondo ekde la Genezo al la kaptiteco de sankta Paŭlo en Romo: verko tiom ŝatata kaj taksata necesa ke sufiĉis skribi dicit magister in historiis (diras la majstro pri historioj) por individuigi verkon kaj aŭtoron. La verko estis dediĉita al la ĉefepiskopo de Sens, Vilhelmo Blankamano. Tiu verko, konstituita je 20 libroj, estis ege popularigita inter la klerularo kaj laikaro per traduko al diversa popolaj lingvoj kaj dialektoj.

Petro Komestoro prezentas sian libron «Historia Scholastica» al Vilhelmo Blankamano Ĉefepiskopo de Sens.

Li pritraktis specifajn teologiajn temojn en la verkoj Sententiae de Sacramentis kaj Tractatus de eucharistia «Sentencoj pri la Sakramentoj», «Traktado pri Eŭkaristio»), dum estas diskutata lia aŭtoreco rilate aliajn verkojn, nome Allegoriae in Vetus et Novum Testamentum (Alegorioj de la Malnova kaj Nova Testamentoj), Liber Pancrisis (Antologia libro) kaj Liber de spiritu et anima (Libro pri la spirito kaj animo), atribuitaj ankaŭ al aliaj aŭtoroj kiel al Alkero el Klarvalo.

Teologio kaj stilo[redakti | redakti fonton]

Lia teologio esploras en la kontinueco de la kristana kredo; rilate manieron legi la Biblion, li akcentas la aspektojn alegoriajn. Kutime, kaj aparte en predikoj (konserviĝis 114 liaj sermonoj eldiritaj – parte kiel kanceliero - en Sankta Viktoro antaŭ studentaro kaj profesoraro), li estis subtila kaj pedanta, lia stilo simpla, instrua, kaj kompreneble en sintonio kun lia tempo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • J. P. Migne, PL ĈCVIII, coll. 1053-1644 e PL CLXXVII, coll. 194-284, Parisiis 1855
  • A. Landgraf, Recherches sur les écrits de Pierre le Mangeur, in «Recherches de Théologie Ancienne et Médiévale», 3, 1931
  • M. Grabmann, Storia del metodo scolastico, (Freiburg 1911), tr. it. Firenze 1980
  • Enciklopedio Katolika.

Epitafo sur lia tombo[redakti | redakti fonton]

Epitafon diktis li mem

Estis Petro kiun ŝtono (petra) kovras,

Vivanta mi instruis kaj ne ĉesas intrui mortinta,

por ke kiuj min vidas encindrigita diru:

«ni estas kio tiu ĉi estis,

ni estos iun tagon kio tiu ĉi estas».