Saltu al enhavo

Petrovice (Skorošice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Petrovice
Petrovice
germane Petersdorf
vilaĝo
Domo ĉe bieno en Petrovice
Oficiala nomo: Petrovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Skorošice
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Montaro Riĥleba montaro
Domoj 43 2010
Situo Petrovice
 - alteco 483 m s. m.
 - koordinatoj 50° 18′ 32″ N 17° 02′ 42″ O / 50.30889 °N, 17.04500 °O / 50.30889; 17.04500 (mapo)
Katastro 11,13 km² (1 113 ha) Petrovice u Skorošic
Loĝantaro 51 (2021)
Denseco 4,58 loĝ./km²
Unua skribmencio 1284
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 66
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Petrovice (Skorošice)
Portalo pri Ĉeĥio

Petrovice (germane Petersdorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto de municipo Skorošice. Ĝi situas proksimume 2,5 km okcidente de Skorošice. Vivas ĉi tie 51 loĝantoj (2021).

Petrovice situas en katastra teritorio Petrovice u Skorošic kun areo 11,13 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri Petrovice devenas el la jaro 1284; tiam oni indikas ĝin sub nomo "Petri villa", vilaĝo de Petro, verŝajne laŭ nomo de sia lokumisto. Ĝi estiĝis enkadre de koloniigo de ĉi tiea regiono fare de vroclavaj episkopoj kaj en ilia tenado ankaŭ ĝis fino de la patrimonia administrado, do ĝis la jaro 1850, ĝi restis, unue ĉe Vidnava, pli poste enkadre de senjorujo Frýdberk (hodiaŭ Žulová).

Ekde komenco de la municipa establo Petrovice estis memstara municipo, sed post ellandigo de la devenaj germanaj loĝantoj en la jaro 1946 loĝis en ĝi nur ono de la antaŭa nombro de loĝantoj, provo fondi paŝtistan kooperativon frakasiĝis kaj en la jaro 1949 Petrovice estis alligita kiel domaro al Skorošice. Al la 1-a de januaro 1976 ĝi estis ankaŭ kun ĝi alligita al Žulová, sed la 23-an de novembro 1990 Skorošice denove fariĝis memstara municipo kaj Petrovice denove ties loka parto.

Al la vilaĝo apartenis ankaŭ du domaroj, ambaŭ nordokcidente de Petrovice sur deklivoj de monto Špičák kaj ambaŭ fakte el Petrovice alireblaj nur tra apuda vilaĝo Vojtovice:

Hraničná (ger. Gränzgrund, Grenzgrund) estis fondita sur senjoraj grundoj en la jaro 1690. Apud arbaraj laboroj oni ĉi tie praktikis minadon de fero, ja en malgranda mezuro, sed ĝis la jaro 1967. En la jaro 1930 ĝi havis 23 domojn kaj kapelon, sed post la dua mondmilito ĝi entute pereis kaj al la 1-a de januaro 1976 ĝi estis eĉ ofice nuligita.

Nové Chaloupky (ger. Neuhäuser), proksime de Hraničná je iom pli proksime al Petrovicím, estas menciata unuafoje en la jaro 1739. En la jaro 1836 eĉ en la jaro 1930 oni ĉi tie kalkulis 5 domoj, kiuj fakte senĉese situas, eĉ kiam la domaro post la jaro 1950 ne estas ofice indikata.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869707
1880712
1890681
1900682
1910646
1921652
JaroLoĝantoj
1930623
1950114
1961141
1970147
1980101
199180
JaroLoĝantoj
200165
201168
202151

En Petrovice estas registritaj 43 adresoj, 42 dauraj objektoj kaj 1 refreŝigeja aŭ dumtempa objekto. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 35 domoj, 22 daŭre loĝigitaj.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]