Filadelfia Artomuzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Philadelphia Museum of Art)
Filadelfia Artomuzeo
Philadelphia Museum of Art
arta muzeo
Lando Usono vd
Situo Filadelfio
Konstrustilo(j) novgreka arkitekturo • artdekora arkitekturo vd
Arkitekto(j) Horace Trumbauer • Zantzinger, Borie & Medary • Paul Philippe Cret • Julian Abele vd
Estiĝo 1876
Direktoro Timothy Rub • Langdon Warner • Fiske Kimball • Anne d'Harnoncourt
Koordinatoj 39° 57′ 57″ N, 75° 10′ 53″ U (mapo)39.965833333333-75.181388888889Koordinatoj: 39° 57′ 57″ N, 75° 10′ 53″ U (mapo)
Filadelfia Artomuzeo (Pensilvanio)
Filadelfia Artomuzeo (Pensilvanio)
DEC
Filadelfia Artomuzeo
Filadelfia Artomuzeo
Situo de Filadelfia Artomuzeo
Map
Filadelfia Artomuzeo
Jaraj vizitantoj: {{{vizitantoj}}}
Filioj Biblioteko kaj Arkivo de la Filadelfia Muzeo de Arto vd
Retpaĝo https://www.philamuseum.org/
vdr
Enireja fasado.
Ĉefa konstruaĵo nokte.

La Filadelfia Artomuzeo (angle Philadelphia Museum of Art) estas arta muzeo origine fondita en 1876 por la Centennial Exposition en Filadelfio (Pensilvanio).[1] La ĉefa muzekonstruaĵo estis kompletigita en 1928[2] sur Fairmount, nome monteto sur la nordokcidenta pinto de la bulvardo Benjamin Franklin Parkway en ĉirkaŭvojo Eakins Oval.[3]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La muzeo administras kolektojn enhavantajn ĉirkaŭ 240 000 objektojn inklude gravajn aĵojn de eŭropa, amerika kaj azia devenoj.[4] La variaj klasoj de artaĵoj inkludas skulptaĵojn, pentraĵojn, presaĵojn, desegnojn, fotojn, armaĵojn kaj dekoraciajn artojn.[4]

La Filadelfia Artomuzeo administras kelkajn aneksojn kiel la Muzeo Rodin, ankaŭ ĉe la Benjamin Franklin Parkway, kaj la konstruaĵon Ruth kaj Raymond G. Perelman, kiu estas trans la strato ĝuste norde de la ĉefa konstruaĵo.[5] La Konstruaĵo Perelman, kiu malfermiĝis en 2007,[6] estas hejmo de pli ol 150 000 presaĵoj, desegnoj kaj fotoj, kun 30 000 vestaĵoj kaj tekstilaĵoj, kaj ĉirkaŭ 1000 modernaj kaj nuntempaj dezajnaĵoj kiel mebloj, ceramiko kaj vitraĵoj.[7] La muzeo ankaŭ administras la historiajn koloniepokajn domojn de Mount Pleasant kaj Cedar Grove, ambaŭ en Fairmount Park.[8] La ĉefa muzekonstruaĵo kaj ties aneksoj estas posedo de la urbo Filadelfio kaj administrata de registrita neprofita korporacio.[5]

Okazas kelkaj specialaj ekspozicioj en la muzeo ĉiujare, inklude vagantajn ekspoziciojn aranĝitajn kun aliaj muzeoj en Usono kaj eksterlande.[9][10] La nombro de vizitantoj de la muzeo estis 793 000 en 2017, kio rangigis ĝin inter la pinta cento de plej vizitataj artomuzeoj en la mondo.[11] La muzeo estas ankaŭ unu el la plej grandaj artomuzeoj en la mondo baze sur la galeria spaco.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Centennial Origins: 1874–1876". History. Philadelphia Museum of Art. Alirita la 28an de februaro, 2019.
  2. Philadelphia Museum of Art: About Us: Our Story: 1920-1930. Philadelphia Museum of Art. Alirita 14a de marto 2016.
  3. "Philadelphia Museum of Art: Homepage". Philadelphia Museum of Art. Alirita la 28an de februaro, 2019.
  4. 4,0 4,1 "Search Collections". Philadelphia Museum of Art. Alirita la 28an de februaro, 2019.
  5. 5,0 5,1 About Us: Administration. Philadelphia Museum of Art. Alirita 25a de februaro 2016.
  6. About Us : Our Story : Perelman Building - Renovations and Expansion. Philadelphia Museum of Art. Alirita 3a de marto 2016.
  7. About Us : Our Story : Perelman Building - Galleries & Spaces. Philadelphia Museum of Art. Alirita 3a de marto 2016.
  8. "Visiting : Plan Your Visit : Historic Houses". Philadelphia Museum of Art. Alirita la 18an de decembro, 2017.
  9. On View: Past Exhibitions. Philadelphia Museum of Art. Alirita 25a de februaro 2016.
  10. On View: Current Exhibitions. Philadelphia Museum of Art. Alirita 25a de februaro 2016.
  11. Robert T. Rambo (n.d.). "2017 Annual Report" (PDF). Philadelphia Museum of Art. p. 19 (de PDF). Arkivita (PDF) el la originalo la 28an de marto, 2018. Alirita la 28an de februaro, 2019. "Admission income of $5.4 million and attendance of 793,000 were essentially at the same levels as 2016."

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

39° 57′ 58″ Nordo 75° 10′ 52″ Okcidento / 39.966 °N, 75.181 °U / 39.966; -75.181 (mapo)