Philippe Robert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Philippe Robert
Persona informo
Naskonomo Jean Philippe Edouard Robert
Naskiĝo 30-an de aprilo 1881 (1881-04-30)
en Le Ried-sur-Bienne
Morto 22-an de junio 1930 (1930-06-22) (49-jaraĝa)
en Meienried
Mortokialo drono
Lingvoj franca
Ŝtataneco Svislando
Familio
Patro Léo-Paul Robert
Patrino Berthe‏ Robert-de Rutté
Frat(in)oj Théophile Robert • Paul-André Robert
Parencoj Léopold Robert
Aurèle Robert
Henri Gagnebin
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Philippe ROBERT estis svisa pentristo. Li naskiĝis en 1881 en Bielo (Ried-sur-Bienne) kaj mortis akcidente en Meienried proksime de Bielo en 1930. Li membras en pentrista familidinastio, en kiu la plej fama membro estas Léopold Robert. Léopold havis fraton Aurèle Robert, same pentristo kaj gravuristo. Aurèle havis plurajn filojn, inter ili Léo-Paul Robert, pentristo. Léo-Paul Robert havis plurajn filojn, inter ili tri estis pentristoj: Théophile, Philippe kaj Paul-André. Philippe Robert estis la avo de Mireille Grosjean - Robert. En 2020 oni nombras 9 pentristojn en tiu dinastio.

Philippe Robert pentris diversajn ĵurasajn pejzaĝojn, ankaŭ portretojn. Li pentris seriojn de birdoj kaj prilaboris aŭtunajn foliojn en stilo Art Nouveau. Li ornamis diversajn lokojn, temas pri la preĝejeto de Chaindon apud Reconvilier en francparola parto de la kantono Berno, temas pri la preĝejo de Corcelles apud Neuchâtel. Temas pri la atendejo de la fervoja stacidomo en Bielo. Li mem konstruis por sia familio domon en Evilard; tiu domo estas komplete ornamita de li; memorŝildo vidiĝas ĉe la enirejo. La adreso estas Chemin du Crêt 19. Li vojaĝis piede tra Grekio kaj Egiptio kaj tie pentris templojn kaj pejzaĝojn abunde.[1]

Ekzistis rivaleco inter Philippe Robert kaj Ferdinand Hodler. Okaze de konkursoj la venkinto povis nutri sian familion dum monatoj, do venki gravis.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu en la revuo Esperanto la artikolon de Mireille Grosjean pri simbolo de UNESKO, numero januaro 2021

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]