Pier Leone Ghezzi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pier Leone Ghezzi
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1674 (1674-06-28)
en Romo
Morto 6-an de marto 1755 (1755-03-06) (80-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala
Okupo
Okupo karikaturisto • pentristo • grafikartisto • muzikistoverkisto • produktoro
Verkoj Maria Clementina Sobieska
vdr

Pier Leone GHEZZI (28a de junio 1674 – 6a de marto 1755) estis itala pentristo de rokoko kaj karikaturisto aktiva en Romo.

Karikaturo de la komponisto Antonio Vivaldi de Pier Leone Ghezzi.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Li pentris por variaj preĝejoj kiel tiu de la Cappuccini de Frascati kaj San Onofrio de Urbino.[1] Pier Leone estas tre bone konata pro siaj freskoj en Villa Falconieri de Frascati. Kiel pentristo, lia stilo ŝanĝis ege multe tra la jaroj, foje sub la influo de la franca portretarto.

Ili ofte priskribas nomitajn individuojn aŭ profesiojn per satira maniero.[2] Ghezzi faris etendan kaj eklektikisman uzon de desegnoj kaj akvareloj. Ĵusaj sciencaj malkovroj inkludas akvarelojn reproduktantajn ŝtonojn kaj marmorojn, kiuj estis en 1727 kolektitaj en manuskripto nomita "Studio di molte pietre", t.e. kolekto de diversaj ŝtonoj, nune konservata en la Biblioteca Alessandrina de Romo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Memorie intorno i letterati e gli artisti della città di Ascoli nel Piceno, de Giacinto Cantalamessa Carboni, (183), p. 266.
  2. Memorie intorno i letterati e gli artisti della città di Ascoli nel Picino, de Giacinto Cantalamessa Carboni, (183), p. 265.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]