Saxon VS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pierre Besse)
- La mallongigo VS en Saxon VS staras por la svisa Kantono Valezo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Saxon.

Saxon
Blazono de Saxon
Blazono de Saxon
Blazono de Saxon
Saxon
Saxon
Saxon
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Martigny
Koordinatoj  46° 9′ 0″ N 7° 10′ 30″ O / 46.15000 °N, 7.17500 °O / 46.15000; 7.17500 (mapo)Koordinatoj: 46° 9′ 0″ N 7° 10′ 30″ O / 46.15000 °N, 7.17500 °O / 46.15000; 7.17500 (mapo)
Areo 23,23 km²
Alteco 533 m super marnivelo
Poŝtkodo 1907
Komunumkodo 6141
Mapo de Saxon
Mapo de Saxon
Situa mapo de Saxon
vdr

Saxon estas komunumo en la distrikto Martigny en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 4698 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Saxon situas en la franclingva Suba Valezo, oriente de la urbo Martigny ĉe la suda bordo de la rivero Rodano La komunumo konsistas el la vilaĝoj Saxon kaj Gottefrey kaj la setlejoj Bonatry, Boveresse, La Luy, L'Arbarey, Le Fa, Le Pérose, Les Oies, Le Vaco, Pierre Besse, Sapainhaut kaj Tovassière. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 23,23 km², de kiuj 49,4 % estas kovritaj de arbaro, 31,7% servas por agrikulturo kaj 10,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Saxon limas en nordo al Saillon, en oriento al Riddes, en sudsudoriento al Bagnes, en sudsudokcidento al Vollèges, en okcidento al Charrat, kaj en nordokcidento al Fully.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Saxon pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 kaj laŭ la norda limo la svisa aŭtovojo A9, al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Laŭzano al Siono.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Saxon datiĝas el la jaro 1153 kiel de Saxone. Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj objektoj el la bronzepoko kaj pladaj tomboj kaj moneroj el la epoko de la merovingoj. Dum mezepoko en Saxon ekzistis burgo, de kiu restis nur la turo. Saxon estis kune kun Entremont vicsenjorujo kaj poste senjorujo de la eklezio, kiun la militistoj de Saxon de 1163 ĝis 1352 administris kiel feŭdo. En la jaro 1263 Saxon frariĝis savoja subvoktejo, kiu en la jaro 1475 estis konkerita de kaj submetita al la Supraj Valezaj Dekonoj kaj atribuita ĝis la Helveta Revolucio de 1798 administra al la Voktejo Saint-Maurice kaj armee al la Flago de Entremont.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]