Pierre Bovet
Etoso
Pierre Bovet | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de junio 1878 en Boudry NE |
Morto | 2-an de decembro 1965 (87-jaraĝa) en Boudry NE |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Svislando |
Alma mater | Universitato de Ĝenevo |
Familio | |
Infano | Daniel Bovet |
Okupo | |
Okupo | pedagogo psikologo esperantisto |
Pierre BOVET (naskiĝis la 5-an de junio 1878 en Grandchamp, mortis la 2-an de decembro 1965 en Boudry) estis svisa pedagogo, psikologo kaj esperantisto. Li estis direktoro de la Pedagogia Instituto J. J. Rousseau en Ĝenevo, el kio sekvis la Internacia Buroo pri Edukado.
Lia filo Daniel Bovet ricevis en 1957 la nobelpremion pri fiziologio aŭ medicino. Daniel Bovet parolis denaske Esperanton.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- L'Esperanto à l'êcole. (1923)
- Psikanalizo kaj edukado (1925, ankaŭ tradukita el Esperanto al la pola)
- Enketo pri Internacia Helplingvo (1948)