Pierre Jean David d'Angers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Jean David d'Angers
Persona informo
Naskonomo Pierre Jean David
Naskiĝo 12-an de marto 1788 (1788-03-12)
en Angers
Morto 6-an de januaro 1856 (1856-01-06) (67-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Nacia Altlernejo de BelartojAkademio de Francio en Romo
Memorigilo Pierre Jean David d'Angers
Familio
Edz(in)o Émilie David d'Angers
Infano Robert David d'Angers
Okupo
Okupo skulptistopolitikisto • medalisto • ilustristo
Verkoj cardiotaph of Jacques Nicolas Gobert
François-Joseph Lefebvre's tomb
Statue of Thomas Jefferson
vdr

Pierre-Jean DAVID (n. la 12-an de marto 1788 - m. la 4-an de januaro 1856), kutime kromnomita David d'Angers, estis franca skulptisto. Li naskiĝis en Angers, kaj je sia 18-a jaro li ekiris al Parizo por studadi arton, preskaŭ senmone. Unu malfacilan jaron poste, li gajnis premion de la pariza belarta lernejo. En 1811, lia Epaminondas cetere gajnis la premion de Romo.

Li vivis en Romo dum kvin jaroj, kaj tie multe entuziasmiĝis pri la verkoj de Antonio Canova. Li revenis el Italio je la epoko de la Franca Resurtronigo de la Burbonoj. Ĉar li ne estis monarkista, David d'Angers preferis nedaŭre elmigri al Londono. Li fine revenis al Parizo, kie li entreprenis tre sukcesan karieron : bustoj kaj medalionoj fare de li estis precipe dezirataj.

David d'Angers verkis ok skulptaĵojn por la tombejo Père-Lachaise, sed ankaŭ la frontonon de la Panteono de Parizo.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]