Pipi Ŝtrumpolonga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Pippi Langstrumpf Pippi Longstocking.jpg
Inger Nilsson en la rolo de Pipi Ŝtrumplonga

Pipi Ŝtrumpolonga (Pippi Långstrump) estas la centra figuro de sveda serio de infanaj libroj, skribitaj de Astrid Lindgren, kaj diversaj prilaboroj de tiuj rakontoj - en filmoj kaj sondokumentoj. La plej sukcesaj el tiuj prilaboroj estas la kvar filmoj pri Pipi Ŝtrumpolonga el la jaroj 1969 kaj 1970, en kiuj la knabino Inger Nilsson ludas la rolon de Pipi. La romanoj kaj filmoj tradukiĝis en multaj lingvoj de la mondo.

Romanoj

Astrid Lindgren inventis la figuron de Pipi origine dum la vintro de la jaro 1941 por sia sepjara filino Karin, kiu malsanis je pneŭmonio kaj petis historion pri Pipi Ŝtrumpolonga - la nomon la sepjarulino inventis tiusekunde. Ĉar Astrid Lindgren origine ne volis iĝi aŭtorino, ŝi skribe fiksis la rakonton nur tri jarojn pli poste, dum marto 1944, kiam ŝi mem kuŝis en la lito pro rompita kruro: okaze de sia deka naskiĝtago, Karin donace de la patrino ricevis la pretan manuskripton de la romano "Pipi Ŝtrumpolonga".

Kiam Astrid Lindgren inventis la historion pri Pipi, ŝi inter alie estis inspirita de la sveda elmigrinto Carl Pettersson, kiu vivis sur la insulo Tabar en Papuo-Novgvineo.

La baza modelo por la figuro Pipi supozeble estis la knabino Sonja Melin, samklasanino de Karin. Ioma modelo probable ankaŭ estis la 10 jarojn pli frue kreita romana figuro Bibi de la dana aŭtorino Karin Michaelis: Kiel Pipi, ankaŭ Bibi estas tute sentima eta knabino. Kiel filino de staciestro ŝi libere rajtas vojaĝi sur ĉiuj danaj trajnoj. Laŭ la juĝo de multaj plenkreskuloj, Bibi estas senrespekta, sed aliflanke ŝi estas ama, respondeca kaj socie konscia. Ankoraŭ plia modelo por Pipi estis la romana figuro Anne of Green Gables de la aŭtorino Lucy Maud Montgomery, kiu havas same ruĝajn harojn kaj estas same vivoplena kiel Pipi.

Pipi Ŝtrumpolonga

Origina sveda titolo: Pippi Långstrump, Stokholmo 1945, ilustraĵoj de Ingrid Vang-Nyman, esperanta eldono 1989 en traduko de Sven Alexandersson

La ĉefa figuro de la libro, Pipilota Viktualia Rulkurtena Krispmenta Efraimidino Ŝtrumpolonga (svede Pippilotta Viktualia Rullgardina Krusmynta Efraimsdotter Långstrump), mallonge Pipi, estas aminde senrespekta naŭjara knabino kun ruĝaj plektitaj haroj kaj lentugoj, kiu posedas nekredeblajn, superhomajn fortojn. Pipi preskaŭ sole vivas en granda ligna domo, la "Vilao Vilaltao" (svede Villa villekulla) - la patro, ŝi rakontas, laboras kiel pirata kapitano sur ŝipo en nekonata loko de iu oceano, kaj la patrino estas morta. Nur ĉevalo kaj simieto kun la nomo sinjoro Nilson dividas la domon kun ŝi. En unu el la filmoj ŝi foje vokas la ĉevalon per la karesnomo „lilla gubben“ (etulo). En la germana traduko de la filmo tiu voko iĝis „Kleiner Onkel“ (eta onklo), kio de tiam en Germanlingvio estas la nomo de la ĉevalo. En la origina romano de Astrid Lindgren tamen la ĉevalo estas sennoma. Pipi renkontas du samaĝajn infanojn de la urbeto, la gefratojn Tomi kaj Anjo, kaj triope ili travivas aventurojn.

Pipi Ŝtrumpolonga surŝipiĝas

Origina sveda titolo: Pippi Långstrump går ombord, Stokholmo 1946.

Post kiam Pipi retrovis sian patron, la sovaĝan sed samtempe tre molkoran piratan kapitanon, ŝi volas dividi ties piratan vivon sur velŝipaj rabovojaĝoj. Sed tio signifus forlasi siajn amikojn Tomi kaj Anjo. Do lastsekunde ŝi decidas tamen resti, kaj travivi novajn aventurojn kun la gefratoj.

Pipi Ŝtrumpolonga en la suda maro

Origina sveda titolo: Pippi Långstrump i Söderhavet, Stokholmo 1948.

La tria romano estas ekskurso de la infana triopo al iu tropika insulo, kie malamikaj piratoj malliberigis la patron de Pipi. Kompreneble sukcesas liberigi lin, sed la aventuroj survoje al tio estas aparte ekzotikaj.

Filmoj kaj televidaj serioj

La ĉevalo de Pipi sur la verando de la Vilao Vilaltao en la sveda libertempa parko Kneippbyn en Gotlando

Ankoraŭ pli ol la romanoj, la kvar filmoj pri Pipi Ŝtrumpolonga inter la jaroj 1969 kaj 1973, en kiu la 10- ĝis 14-jarulino Inger Nilsson ludis la rolon de Pipi, ĉe multaj infanoj kaj plenkreskuloj fiksis la imagon pri Pipi Ŝtrumpolonga. Dum ĉiuj jaroj post la kreado, novaj generacioj da infanoj malkovris kaj tre ekŝatis la filmojn - kaj tio pluvalidas.

Kialoj por tio inter alie estas la sentempa enscenigo. Ŝajne Pipi ne loĝas en fantazia mondo, sed en reala sveda urbeto. La epoko de la filmo malfacile fikseblas, ĉar oni miksis diversajn epokojn: la lignaj domoj de la filmo hodiaŭ ankoraŭ samas kiel antaŭ 100 jaroj, la aktoroj portas vestaĵojn laŭ la modo de 1970, sed la aŭtoj estas el la jaroj ĉirkaŭ 1930, kaj la ŝipoj el la 18-a jarcento.

La reĝisoro Olle Hellbom ame kaj konsekvence "tradukis" la romanojn al kinoarto. La aktora talento de la knabino Inger Nilsson dum tiuj kvar filmoj tiel impresis, ke poste estis nur du pliaj aktoraj filmoj kaj unu desegnita filmo laŭ la rakontoj de Pipi Ŝtrumpolonga - kvankam ankaŭ ĉarmaj, ili ĉiuj ne kompareblas kun la filmoj de la jaroj ĉirkaŭ 1970.

Filmoj

La infanaj filmoj kun Inger Nilsson kiel Pipi Ŝtrumpolonga

  • Pippi Långstrump, Svedio kaj Germanio 1968 ĝis 1970, televida serio en 13 partoj, reĝisoro Olle Hellbom (Pipi Ŝtrumpolonga)
  • Pippi Långstrump, Svedio kaj Germanio 1968/1969, kineja filmo, reĝisoro Olle Hellbom (Pipi Ŝtrumpolonga)
  • Här kommer Pippi Långstrump (germane Pippi geht von Bord), Svedio kaj Germanio 1969, reĝisoro Olle Hellbom (Jen venas Pipi Ŝtrumpolonga)
  • Pippi Långstrump på de sju haven (germane Pippi in Taka-Tuka-Land), Svedio kaj Germanio 1970, reĝisoro Olle Hellbom (Pipi Ŝtrumpolonga sur la sep maroj)
  • På rymmen med Pippi Långstrump (germane Pippi außer Rand und Band), Svedio kaj Germanio 1970, reĝisoro Olle Hellbom (Pipi Ŝtrumpolonga forkuras)

Inter la aktoroj de tiuj filmoj estis jenaj:

La lokoj de la filmoj estis inter aliaj:

  • Stokholmo: la domo de tomi kaj Anjo, la piratejo
  • Gotlando: la Vilao Vilaltao, plaĝaj scenoj, stalagmita kaverno
  • Vimmerby: la limonadarbo (antaŭ la gepatra domo de Astrid Lindgren)
  • Barbado: ĝangalaj scenoj (kie Inger Nilsson ofte ŝvitis sub sia peruko)

La muziko por la filmo estis komponata de Jan Johansson kaj Georg Riedel.

Pliaj filmoj pri Pipi Ŝtrumpolonga

  • Pipi Ŝtrumpolonga, Svedio 1949, reĝisoro Per Gunvall
  • Pipi Ŝtrumpolonga, Sovetunio 1982, reĝisorino Margarita Mikaelian
  • Pippi Långstrump - starkast i världen, Svedio kaj Usono 1988, reĝisoro Ken Annakin

Televida serio

  • Pipi Ŝtrumpolonga, Svedio 1968 ĝis 1970, (seria versio de la filmoj kun Inger Nilsson)

Desegnita filmo

  • Pipi Ŝtrumpolonga, Kanado 1997

Ligiloj