Pisejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
pisejo

PisejoUrinilo estas sanitara aparato uzata de viroj por urini starante. Pisejoj estas instalitaj ĉefe en publikaj necesejoj, kelkaj el kiuj estas destinitaj nur por la uzo de viroj. Estas pluraj modeloj de pisejoj:

  • persona pisejo, por la uzo de ununura viro. Kutime pluraj pisejoj estas lokitaj unu apud la alia, tiel ke pluraj viroj povas uzi ilin samtempe.
  • larĝa pisejo, en la formo de porcelana muro (aŭ alia materialo) por la uzo de pluraj viroj samtempe.
  • moviĝebla publika pisejo. Simile al moveblaj publikaj necesejoj situantaj proksime de publikaj okazaĵoj kiel foiroj. Ekzistas ankaŭ malfermaj publikaj pisejoj. La grado de modesteco, kiun ili provizas, estas malpli ol necesejo kun pordo, sed pro tio ili estas pli efikaj, kaj en multaj kazoj ili estas metitaj proksime de plenaj necesejoj, por malpezigi la ŝarĝon de la homa trafiko.
  • En diversaj partoj de la mondo, precipe en Eŭropo, ekzistas publikaj pisejoj por virinoj. Simile al pisejoj por viroj, tiuj pisejoj ne estas enfermitaj en ĉeloj sed alkroĉitaj al muro. Post uzado kaj persona purigo la tukoj estas ĵetitaj en la rubujo staranta proksime, kaj ne estas flulavita kiel en necesejo.

La pisejo ne donas la privatecon, kiun donas fermita necesejo, sed ĝia uzo estas pli rapida. foje estas instalita aŭtomata aparato por lavado ĉe la fino de uzo de la pisejo. Tiu malfermeco utilis en kelkaj lokoj kaj epokoj kiel renkontigejo por samseksemuloj, kiuj ne povis uzi aliajn pli taŭgajn lokojn por tiu celo.

Ekzistas ankaŭ uniseksaj pisejoj, kiujn povas uzi kaj viroj kaj virinoj, sed ili estas malordinaretaj.

Pisejo kiel artaĵo[redakti | redakti fonton]

Statuo de Marcel Duchamp, " Fontano

En 1917 la franca skulptisto Marcel Duchamp kreis sian verkon "Fontano", kiu estas nenio pli ol pisejo el blanka porcelano, sur kiu Duchamp subskribis la nomon de la fabrikisto de la pisejo "R. Mutt, 1917".

Publika pisejo en la Keizersgracht en Amsterdamo (monumento)

Ĉi tiu verko estas konsiderata unu el la plej elstaraj verkoj de moderna arto, ĉar ŝajnas ke al ĝi manki reala enhavo. Ĝi turnas la rigardon de la spektanto al la demando "Kio estas arto?" aŭ "Kio meritas esti arto?". La maniero kiel Duchamp elektas fari tion estas helpe de la koncepto trovita objekto "preta al uzado" (angle Ready made) kiu signifas preni ĉiutagan industrifabrikitan objekton kaj igi ĝin artverko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]