Urinado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vira uretro

Urinado estas procedo de senigado de urino el urinveziko tra uretro eksteren el la korpo. La procedo de urinado estas kutime priregata per la volo. Se oni perdas kontrolon super la urinado, la staton oni markas kiel enurezo.

Urina sistemo[redakti | redakti fonton]

Reflekso de urinado estas aktivata, kiam la muro de urinveziko estas streĉita, kio montriĝos kiel urinado. Tiu ĉi reflekso troviĝas en la spino, specife en la sakrala tereno (ĉe krucosto). Poste ĝi estas modifikita per pli altaj centroj en la cerbo: tra ponso kaj la cerebro. La ĉeesto de urino en la veziko stimulas akceptantojn de ŝtreĉo, kion produkas akcia potencialo.

La akciaj potencialoj estas transprenataj per sensoraj neŭronoj en la sakralajn segmentojn de la spino tra pelvaj nervoj. Parasimpatikaj fibroj transprenas la akciajn potencialojn en la urinvezikon en la pelvaj nervoj. Tio kaŭzas kontrakton de la muroj de la veziko. La malplialtigitaj somataj motoraj akciaj potencialoj pleje kaŭzas liberigon de ekstera urina kontrahmuskolon, kiu konsistas el skeleta muskolo. Se la ekstera urina kontrahmuskolo estas liberigita, la urino fluas el la urinveziko, nur kiam la premo estas sufiĉe granda por elpremi la urinon. La reflekso de urinado kutime produkas serion de kontrakturoj de la urinveziko.

La akciaj potencialoj transprenataj per sensoraj neŭronoj el akceptantoj de la streĉo en la muro de la urinveziko ankaŭ iras tra la spino en la centrojn de urinado en la ponso kaj la cerebro. La descendantaj potencialoj estas sendatataj el tiuj ĉi terenoj de la cerbo en la sakralan terenon de la spino, kie ili modifikas aktivecon de la reflekso de urinado en la spino. La reflekso de urinado integrita en la spino superas ĉe suĉinfanoj. Kapablo reteni la urinadon per la volo evoluas en aĝo de 2 – 3 jaroj kaj sekve superas influo de la nerva ponso kaj la cerebro super la spina reflekso de urinado. La reflekso de urinado integrita en la spino estas aŭtomata, sed ĝi estas stimulita aŭ subpremata per la descendaj akciaj potencialoj el la cerebro kaj la ponso tra la spinaj vojoj por subpremi la spinan reflekson de urinado. Sekve estas subpremita la parasimpatika stimulado de la urinveziko kaj la somatikaj motoraj neŭronoj retenantaj la eksteran urinan kontrahmuskolon en la stato de kunpremo estas stimulitaj.

Premo en la urinveziko rapide kreskas, se ĝia volumeno superos proksimume 400 – 500 ml kaj estiĝas kresko en frekvenco de la akciaj potencialoj transprenataj per la sensoraj neŭronoj. La plialtigita frekvenco de la akciaj potencialoj kondukataj tra ascendantaj spinaj vojoj en la ponton kaj la cerebron montriĝas kiel plialtigita bezono urini.

La komenco de la urinado per la volo ensumigas plialtiĝon de la akciaj potencialoj elsendataj el la cerebro por perigi la reflekson de la urinado kaj por liberigi volojn de la ekstera urina kontrahmuskolo. Kontraŭe al la subtenata reflekso de urinado ĉi tie estas ankaŭ plialtigita kontrakturo de voloj de abdomenaj muskoloj, kiu kaŭzas kreskon de abdomena premo. Tio plifortigos la reflekson de urinado per plialtigita premo aplikata al la muro de la urinveziko.

La ekstarto de la urinado estas kaŭzita per la streĉo de la muro de la urinveziko. Sed eĉ ankaŭ inflamo kiel ekz. bakteria infekto de la urinveziko aŭ uretero aŭ aliaj kondiĉoj povas kaŭzi bezonon urini, eĉ kiam la urinveziko estas preskaŭ malplena.

Dum la urinado la muskoloj en la muro de la urinveziko kunpremiĝas elpremante la urinon eksteren en la ureteron. Samtempe la muskoloj de la kontrahmuskolo ĉirkaŭ la uretero liberiĝas, tralasante la urinon eksteren el la korpo. La enurezo okazos, kiam la muskoloj de la urinveziko subite kuntiriĝos aŭ la muskoloj ĉirkaŭ la uretero subite liberiĝos.

Teknikoj de urinado[redakti | redakti fonton]

Pro diferencoj en la finigo ĉe urindukto de virino kaj viro ambaŭ seksoj uzas diversajn teknikojn de urinado.

Urinado de virinoj[redakti | redakti fonton]

Urinado de virinoj

Ĉe virinoj la uretro malfermiĝas rekte en vulvon. Tial la urino eliras proksime de la korpo kaj ties vojo ne estas kontrolata. Pro supraĵa streĉo en la urino estas la plej facila metodo konfidi al gravito, kiu forkondukos la urinon post ties ellasigo. Tio estas facila, se la virino sidas dum la urinado, eĉ kiam kelkaj virinoj elektos kaŭron aŭ antaŭkliniĝon super necesejujo.

Malmulte konate estas, ke virinoj povas urini eĉ starante. Tio eblas atingi per manipulado de la generiloj per certa maniero – orientado de la pelvo en angulon kaj per rapida premo de la fluo de urino eksteren [1]. Alternativa metodo estas uzo de helpa ilo [2].

Se virinoj urinas ekstere, ili kaŭras tiel, por ke ili havu ian objekton malantaŭ la dorso kaj vidu antaŭ si eblan danĝeron, viroj kontraŭe ekstere urinas tiamaniere, ke ili urinas ian objekton kaj ebla danĝero povas aperi malantaŭ iliaj dorsoj. Tia objekto povas esti ekz. arbo, konstruaĵo ks.

Urinado de viroj[redakti | redakti fonton]

Urinado de viroj

Ĉar peniso estas fleksa kaj ĝi elstaras antaŭen, la viroj facile kontrolas fluon de la urino. Por viroj estas facile urini starante, kion faras plimulto da ili, sed ankaŭ eblas urini sidante sur necesejujo.

Urinado de bestoj[redakti | redakti fonton]

Multe da bestoj uzas la urinon kiel flarmarko de sia teritorio, ĉe kelkaj specioj la urino estas uzata al multe da gravaj montroj de ilia socia konduto.

Markado de la teritorio estas montro plimulte de maskloj, kiuj ne urinas en unu fojo, sed sur pluraj kutime limlokoj de sia teritorio, por tia konduto oni uzas terminon markado.

Sociaj faktoroj[redakti | redakti fonton]

Trejnado je necesejo[redakti | redakti fonton]

Infanoj bezonas kontrolon de la urinado. Trejnado je necesejo estas procedo de lernado limigi la urinadon en socie akceptebla tempo kaj situacion. Multe da malgrandaj infanoj suferas pro litpisado.

Necesejo[redakti | redakti fonton]

Estas socie pli akceptebla kaj pli higiena, se plenkreskuloj kaj pli grandaj infanoj urinas en necesejoj (nomataj WC, necesejo, latrino ktp.). Publikaj necesejoj estas ofte apartigitaj por virinoj kaj por viroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]