Bebo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Suĉinfano)

Bebo estas junega infano, sed ankaŭ nomata suĉinfano, infaneto.

En kelkaj kulturoj, bebo estas nur rigardata kiel homo post ritoj antropologie nomataj rito de "trudo de nomo". La bapto de beboj de kelkaj religioj kaj la "prezentado" de aliaj (kiel Spiritismo) estus modernaj restaĵoj de tiuj ritoj[mankas fonto].

Oni normale rigardas homon kiel bebon depost ĝia naskiĝo, kaj normale ĝis la aĝo de marŝado (antaŭ 1-jaraĝo), kiam ĝi ankoraŭ portas vindotukojn. Naskota infano estas nomata feto ekde la kvara monato de gravedeco ĝis la naskiĝo, antaŭe estas embrio. ĵus naskiĝinta (de nur kelkaj tagoj) homido estas nomata "novnaskito". Ĉar bebo nutras sin per suĉado de lakto, oni nomas ĝin ankaŭ "suĉinfano". Bebo povas esti knaboknabino, laŭ la sekso.

Dum bebeco, homoj kreskas rapide korpe kaj mense. Tamen, ili bezonas oftan zorgon kaj oftajn manĝojn.

Homaj vivofazoj[redakti | redakti fonton]

Homaj vivfazoj
Inseksa Homo Virseksa Homo
Bebeco Bebo
Infaneco Knabino Knabo
Adolesko Adoleskantino Adoleskanto
Plenkreskeco Virino Viro
Maljuneco Maljunulo

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]