Latrino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Latrino
Latrino sur simpla fosaĵo en Pollando.

Latrino estas plej simpla necesejo kun necesseĝo aŭ nur foso en la planko. Ĝi estas tiel aranĝita, ke homo povu urini kaj feki tie. Kompare al necesejo, latrino havas pli malaltan teknologion. Ĝi estas la kloaksistemo la plej uzata en la mondo[1]. Celo de latrino estas kaj certigi la sanon de la uzantoj evakuante la ekskrementojn kaj protekti la medion.

En 2002 pli ol 2,6 miliardoj da homoj en la mondo vivis sen akcepteblaj latrinoj[2] ; la konsekvencoj por la publika sano, la urba infrastrukturo kaj la homa digno estas tiom gravaj, ke oni povas paroli pri "sankrizo"[3]. Malgraŭ inicioj laŭ la celoj de evoluo de la jarmilo, kiuj volas malpligrandigi je duono la proporcio de homoj sen bazaj latrinoj ĝis 2015), malfacilas sekvi la kreskon de la monda popolo.

La sankrizo povas iĝi tiom grava, ke ĝi afektos politikistojn; tiel Gandhi diris, ke "kloakoj estas pli gravaj ol sendependeco". [4]

Terminologio[redakti | redakti fonton]

Kvankam la vorto eksmodiĝis en evoluintaj landoj, kie oni prefer parolas pri necesejoj, oni ankoraŭ kutime uzas ĝin en evoluantaj landoj kaj foje en kamparaj regionoj de evoluintaj landoj.

La distingo inter necesejo kaj latrino ne ĉiam facilas. Se simpla truo en la tero ĉirkaŭita de ŝirmaĵo estas evidente latrino, kaj se ejo kun akvoforfluigilo konektita al publika kloako estas evidente necesejo, iaj tipoj, kiel ekzemple latrino kun hidraŭlika sifono konektita al kontraŭsepsa ujo estas malfacile klasigeblaj. La vortuzo dependas de la konteksto kaj de la evakuadsistemo disponebla en la ĉirkaŭaĵo. Alia klasiga faktoro estas la fakto, ke latrino situas pli ofte eksterdome kaj necesejo endome.

Utilo[redakti | redakti fonton]

Latrinoj por pluraj familioj en Haitio: baza konstruaĵo, kiu tamen jam reprezentas efikan higienon.

Latrino havas du ĉefajn funkciojn:

  1. sekurigi la sanon de siaj uzantoj per higiena evakuado de la ekskrementoj;
  2. protekti la medion kaj ne ellasi malsanigaĵojn en la naturon.

La diversaj tipoj de latrinoj pli-malpli plenumas tiajn du rolojn. Tiel latrino malbonstata malbone plenumos sian higienprotektan rolon; la tipo de la grundo kaj la proksimeco de subtera akvo malfaciligos mediajn riskojn.

Sed el la vidpunkto de la uzanto latrino havas ankaŭ aliajn funkciojn, kaj tiuj funkcioj estas ofte la plej gravaj por la elekto kaj aĉeto de latrino aŭ plibonigo de ekzistanta sistemo, multe pli ol sanaj kriterioj[5]. Latrino ebligas intimecon, gravega kriterio por virinoj (iaj kulturoj postulas, ke oni ne vidu ilin kiam ili iras al necesejo); fekado en la naturo estas ankaŭ konsiderata kiel simptomo de malriĉeco[6], kontraŭe la uzo de latrino ebligas konservi aŭ regajni certan dignon.

Latrino estas ankaŭ kultura elemento: ne posedi ĝin povas kaŭzi honton kiam oni akceptas vizitantojn, posedi ĝin povas esti signo de prestiĝo. Same, disponi de "plibonigita" tipo de latrino aŭ de necesejo povas doni ian socian staton.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej malnovaj latrinoj konataj datiĝas de la Induso-civilizacio, kiun oni konsideras la unua kulturo, kiu evoluigis urban planadon ekde 2600 a.K.. Necesejoj evakuiĝis en kloakojn retrovitajn en Mohenĝo-daro kaj Harapo[7]. Tia sistemo estiĝis en Eŭropo nur ekde la 16-a jarcento.

Latrineroj[redakti | redakti fonton]

Latrino konsistas el pluraj eroj:

  • Fosaĵo, kiam temas pri seka latrino, aŭ evakuadsistemo; la fosaĵo povas esti plifortigita de betonomasonaĵo.
  • Tabulo el betono aŭ ligno, truigita kaj foje kovrita de seĝo. Kiam la uzantoj kaŭros, ekzistas lokoj por meti la piedon kaj ne malpurigi ilin.
  • Ŝirmaĵo, kiu en la plej simpla formo povas esti farita el branĉoj aŭ kovriloj, sed povas esti ankaŭ dometo el ligno aŭ brikoj. Tiu ŝirmaĵo estas kovrita de tegemento kaj povas enteni iajn erojn, kiel pordo, ventumilo por la fosaĵo kaj foje akvokranon eksteran.

Aldone al tiaj eroj, latrino povas havi diversajn erojn laŭ sia tipo, foje akvoforfluigilon, kiam eblas ankaŭ duŝejo kaj evakusistemo por la ekskrementoj.

Diversaj tipoj[redakti | redakti fonton]

Latrinoj povas esti klasigitaj laŭ tri kriterioj:

  • laŭ la stokado de ekskrementoj - surloka aŭ evakuiga;
  • laŭ la aldono de akvo aŭ ne - seka aŭ malseketa fosaĵo;
  • laŭ la situo en aŭ eksterdoma.

Alia faktoro estas la uzantaro de la latrino. Oni povas tiam paroli pri publika latrino, eble pagenda, kaj pri privatafamilia latrino.

Sekaj latrinoj[redakti | redakti fonton]

Baza simpla latrino: fosaĵo plialtigita, pordo kaj tegmento damaĝitaj, misefika ventumilado. Tamen jam tia simpla modelo plibonigas la lokan higienon.

Simpla truo fosita en la grundo kaj kovrita post fekado ne estas kutime konsiderata "latrino". Por meriti tian nomon, la fosaĵo devas havi profundecon inter 50 cm kaj 1 metro.

Latrino kun simpla fosaĵo[redakti | redakti fonton]

Tiu estas la baza tipo, kaj ankaŭ la plej disvastiĝinta. Temas pri fosaĵo en la tero, ofte solidigita en la supera parto por eviti kolapson de la latrino. La fosaĵo estas kovrita de branĉoj kaj de tero por la simplaj modeloj, aŭ de betona tabulo truita. Kondiĉe ke ekzistas regula purigado tia latrino estas jam bona rimedo kontraŭ malsanoj kaŭzitaj de ekskrementoj. Tamen odoraĉoj kaj muŝoj estas daŭre problemoj.

Latrino kun ventumilita foŝaĵo[redakti | redakti fonton]

Tia latrino estas ofte nomata "VIP", mallongigo de la angla Ventilated Improved Pit latrine, estas plibonigo de la latrino kun simpla fosaĵo kreita en Suda Afriko. Al la fosaĵo estas aldonita ventumilo aleksteren, plej ofte simpla PVK-tubo kun supermetita kadraro kontraŭinsekta. Tia latrino ebligas pli bone kontroli odorojn kaj muŝojn, sed la konstruaĵo postulas pli grandan kvaliton kaj purigadon.

Latrino kun borita truo[redakti | redakti fonton]

Tiaj latrinoj similas al latrinoj kun simpla fosaĵo, sed anstataŭ fosaĵo ĉirkaŭ 1 metron larĝa, ili havas pli mallarĝan fosaĵon, boritan mekanike. Tia maniero havas multe da malavantaĝoj: kolapso de la fosaĵo, odoroj pli aĉaj, ĉar la ekskrementoj povas resti alkroĉitaj al la vandoj, pleniĝo pli rapida, eĉ se la truo estas profunda, pli facila infektado de la subtera akvorezervoj. Oni uzas tiajn latrinojn kaze de humana krizo, ĉar ili estas relative rapide fositaj.

Sitellatrino[redakti | redakti fonton]

Tiaj latrinoj etas simplaj siteloj en kiujn oni fekas kaj urinas. Oni kovras ilin inter uzoj por eviti odoraĉojn. La sitelo estas regule malplenigita en adaptitan lokon. Malgraŭ la grandaj sanriskoj al la malplenigistoj kaj al la uzantoj, oni trovas ankoraŭ tiajn latrinojn pro kialoj tradiciaj (kiel en Hindio, kie la kasto de la dalitoj havas la tradician rolon de malplenigi la latrinojn) aŭ spacomankaj, ekzemple en ladurboj.

Ekologia latrino[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kompoŝtiga necesejo.

Fine ekzistas diversaj ekologiaj latrinoj, kies celo estas ripozigi la ekskrementojn dum certa tempo, foje disigante fekon kaj urinon kaj aldonante aliajn materialojn (cindro, ligneroj, ...) por faciligi la kompoŝtadon. Tiam eblas reutiligi la kompoŝton kaj pliriĉigi la medion anstataŭ polucii ĝin.

Malseketaj latrinoj[redakti | redakti fonton]

En certaj ladurboj proksime al riveromaro oni ofte vidas latrinojn, kiuj estas simplaj ŝirmaĵoj instalitaj super la akvo, kie homoj fekas kaj urinas. Tio estas grava sanproblemo por la homoj kiuj vivas laŭ la rivero aŭ marbordo, por la bestoj, kiuj vivas en la akvo kaj de sekureco por la uzantoj vundeblaj (infanoj, maljunuloj), kiuj povas fali en la akvon. Tia sistemo estas foje la nura ebla en iaj malriĉaj komunumoj.

Latrino kun hidraŭlika sifono[redakti | redakti fonton]

Tia latrino estas la plej simpla tipo kun fosaĵo malseketa: kompare al latrino kun simpla fosaĵo, oni aldonas nur sifonon en la plankon. La sifono protektas kontraŭ odorojn kaj insektojn kaj helpas do pli higienajn uzkondiĉojn. Sufiĉas du aŭ tri litroj da akvo por evakui la ekskrementojn. Tia latrino estas uzebla en loko, kie homoj uzas akvon por anusa purigado, grandaj aĵoj ne povas trapasi la sifonon. Necesas ankaŭ disponi de sufiĉe da akvo, kiu povas esti malfacile trovebla en sekegaj, kamparaj regionoj.

Aldonante evakutubon al tia latrino ebas krei diversajn variantojn. Eblas ekzemple instali la ŝirmaĵon for de la fosaĵo kaj tiel plibonigi la uzon de spaco. Eblas ankaŭ havi du fosaĵojn kaj uzi unu, dum la dua estas fermita por ke mortu la malsanigaĵoj kaj por ke la malplenigo estu farita sen mekanikaj iloj. Eblas ankaŭ konekti la latrinon al kontraŭsepsa ujo, kio estas pli facila por la uzanto.

Eblas ankaŭ konekti tian latrinon al kloako, se ĝi ekzistas. Temas pri kosta solvo kaj kutime rezervata al lokoj enurbaj kun longdata planado.

Akva latrino[redakti | redakti fonton]

Fine oni povas mencii la sistemon "Aqua-privy" (akva latrino), kiu havas hermetikan fosaĵon plenan de akvo. Kondukilo evakuas la troaĵojn flanke, dum solidaj materialoj sinkas funden. Praktike tia sistemo estis katastrofo[8]: aŭ blokita kaj superbordiĝinta, aŭ mankanta akvon kaj do odoraĉa, ĝi postulas grandajn financajn rimedojn ĉe la konstruado.

Pendigitaj latrinoj[redakti | redakti fonton]

En kasteloj kaj fortikaĵoj[9] aŭ iaj pluretaĝaj domoj[10], la latrinoj estis instalitaj en malgrandega ĉambreto, ekstere de la fasado. Tiel la ekskrementoj estis rekte evakuitaj eksteren kaj falis sur la grundon aŭ en ventumilitajn fosaĵojn. Ekzemple en la kastelo de Coucy (13-a jarcento) latrinoj ekzistis je ĉiu etaĝo de la ĉefa kaj de la aliaj turoj, por eviti odoraĉojn kiuj estis kutimaj en la tiamaj kasteloj kaj palacoj, kiel ekzemple en la kastelo de Versailles ĝis antaŭ nelonge, ĉar ankoraŭ dum la epoko de la reĝo Ludoviko la 18-a oni plendis pri la koridoroj de la kastelo de Saint-Cloud[11].

Publikaj latrinoj[redakti | redakti fonton]

Restoj de publika latrino post 3 monatoj sen purigado (kvartalo de Kabo-haitia, Haitio).

Publikaj latrinoj havas tipe du diversaj aspektoj: aŭ temas pri vico de unuopaj budoj grupitaj en aparta loko (ekz. en lernejoj, kie granda nombro de uzantoj uzos la latrinojn samtempe. La alia varianto konsistas el unu ejo dividita en du partoj (vira kaj virina), ĉiu havas plurajn seĝojn aŭ lokojn, sed la uzo ne estas intima. Tia tipo troviĝas kutime ĉe bazaroj.

Publika latrino estas kutime instalita pro ekonomiaj kialoj (servi maksimuman nombron de personoj per minimuma investo) kaj pro gajno de spaco: en dense loĝitaj regionoj la instalo de unu latrino por ĉiu familio povas iĝi problema. Sed plej ofte publikaj latrinoj suferas administracian problemon: por ke ili restu uzeblaj, regula purigado devas esti farita de ia organizo. Multaj spertoj montras, ke lokaj oranizoj estas pli efikajol publikaj servoj[12].

En evoluiĝantaj landoj oni ofte vidas publikajn latrinojn neuzeblajn pro manko de purigado. Fruktedonaj inicoj estas maloftaj tiurilate. Menciindas la komunumaj latrinoj Sulabh[13] en Hindio, rezulto de kunlaboro privata-publika kaj de investo de ĝia fondinto Bindeshwar Pathak, servanta 12 milionoj da klientoj ĉiutage.

Plenigo kaj malplenigo de la fosaĵo[redakti | redakti fonton]

La tempo necesa al plenigo de fosaĵo dependas de ties volumeno kaj de la nombro de uzantoj. Laŭ multaj spertoj[14], kaj de la kvanto de akumulitaj fekaĵoj. Tiu kvanto varias inter 40 litroj por unu persono jare ĉe malseketa fosaĵo kaj se akvo estas uzata por anusa purigado ĝis 60 aŭ 90 litroj por unu persono jare ĉe seka latrino kiam volumenaj aĵoj estas uzataj por anusa purigado. Tiu diferenco venas de la enteriĝo de akvo en la kazo de la malseketa fosaĵo. Oni konsideras latrinon plenan, kiam la nivelo estas je 50 cm de la supera parto de la fosaĵo.

Malplenigo de fosaĵo estas problemo en evoluiĝintaj landoj, ĉefe en ladurboj. Publikaj servoj aŭ tute ne ekzistas aŭ ne disponas teknikajn ilojn por tion fari. Privataj entreprenoj apenaŭ gajnas profiton en tiaj kvartaloj, do ofte malzorgas pri ili. Tiel multaj latrinoj estas plenaj kaj neuzeblaj.

La klasika maniero por malplenigi fosaĵon estas uzu de speciala kamiono kun citerno grandvolumena kaj ekipita de pompilo, kiu ebligas la malplenigon de pluraj fosaĵoj laŭvice antaŭ ol forporti la ekskrementojn al speciala deponejo. Sed tia materialo necesas prizorgadon foje malfacilan kaj grandan bazan investon. Aldone ne eblas uzi ĝin en dense loĝitaj ladurboj. Aliflanke ekzistas multaj laboristoj en la privata neformala sektoro[13], kiuj malplenigas fosaĵojn per ŝoveliloj kaj siteloj dumnokte en malsanigaj kondiĉoj. La plej granda problemo estas tiam, kien meti la eltiraĵojn, kiuj foje estas verŝitaj en akvoalportan aŭ akvoforportan kanalon, aŭ en riveron dumnokte.

Teknikaj solvoj estis kreitaj, inter ili la sistemo Vacutug[15] kreita en Kenjo en 1996, kiu ebligas konstrui kaj purigi danke al lokaj materioj malplenigmaŝinon malmultekostan, de meza grandeco kaj facile funkciigebla por specialaj malgrandegaj entreprenoj. Kvankam la spertoj ĝis nun ŝajnas pozitivaj, ili necesas helpon por fondi tiajn entreprenojn.

Situo tra la mondo[redakti | redakti fonton]

Disvastiĝo de latrinoj en la mondo laŭ takso de WSP en 2002.

Tiu mapo estas laŭ takso de la "Water & Sanitation Programme" (branĉo de la monda banko) rilate al la stato de 2002 surbaze de diversaj fontoj. "Latrinoj" signifas ĉi tie "sistemo plibonigita de ekskrementoevakuo"[16], kiu inkluzivas konekton al kloako, kontraŭsepsa ujo, latrino kun hidraŭlika sifono, simpla fosaĵo aŭ ventumilata fosaĵo. Tamen ne inkluziviĝas plibonigitaj sistemoj de publikaj latrinoj, sentegmentaj latrinoj (ofte ĉe latrinoj kun simpla fosaĵo), sitellatrinoj kaj evidente fekado en la naturo, plasta sako, ktp.

La uzata metodologio[17] montras siajn malfortaĵojn, kaj ĉefe la malfacilaĵoj taksi la praktikon de homoj rilate al fekado, ofte preskaŭ tabua temo. Se oni ofte uzas demandarojn, tamen necesas ofte aldoni "oficialajn" nombrojn, kiuj kunportas ian optimismon, ĉar "kontraŭleĝaj" kvartaloj, kiel ekzemple ladurboj, estas simple ignorataj[18].

Alia fonto de eraroj estas taksi, ke hejmo disponas latrino, ĉar ĝi ekzistas; tio ignoras la fakton, ke multaj latrinoj estas plenaj, ruiniĝintaj, inunditaj aŭ iel neuzeblaj. Tiel en multaj lokoj 50%[19] de la latrinoj ne estas uzebloj pro manko de malplenigo aŭ riparlaboroj.

En evoluantaj kaj evoluontaj landoj[redakti | redakti fonton]

Foresto de latrinoj en ladurbo de Cap-Haïtien: fekado en la naturo kaj en la maro estas kutimaĵo, ĉar mankas mono kaj loko por latrinoj.

Laŭ la sama fonto de WSP, disponeblo de bazaj latrinoj en evoluantaj landoj atingis 73% en urbaj zonoj kaj 31% en kamparaj en 2002, do meze 48%. Sed nur 18% de la hejmoj disponas konekton al kloako.

En evoluontaj landoj la proporcio estis 57% en urbaj kaj 27% en kamparaj zonoj, do meze 35%. Nur 2% estis konektita al kanalizo.

Entute tio signifas, ke pli ol 2,5 miliardoj da homoj ne disponis plibonigitan sanitaran sistemon; kaj tiu nombro pro la supre menciita kialoj verŝajne pligrandiĝis.

La konsekvencoj rilate al sano kaj homa digno estas katastrofaj. Fekado sen plibonigita sistemo estas la ĉefa kaŭzo de feko-buŝaj malsanoj, kiel diareo: jare oni raportas 4,4 miliardoj da diareoj, inter kiuj 2,2 milionoj estas mortigaj, ĉefe por infanoj malpli ol 5-jara.[20]. La Jarmilaj Evoluigaj Celoj subskribitaj en 2002 en Johanesburgo celis redukti je duono la nombron de homoj sen dispono de bazaj latrinoj en 1990 (t.e. 51%) ĝis 2015, kaj tute neniigi ĝin ĝis 2025. Por la celoj de 2015, tio signifus ne nur konstrui 378 000 latrinojn ĉiutage, sed ankaŭ certigi ties purigadon, malplenigon kaj riparlaborojn: la realo estas tre malproksima[8].

«La fakto, ke 2,6 miliardoj da homoj tra la mondo devas feki en plastajn sakojn, sitelojn, simplajn fosaĵojn, kampojn aŭ publikajn lokojn devus krei kolektivan alvokon al tuja kaj kuna strebo por disvastigi la aliron al plibonigitaj latrinsistemoj.
Tamen la procentaĵoj en evoluantaj landoj apenaŭ sekvas la kreskon de la monda popolo.
Kial latrinsistemoj ricevas tiom malmulte da atento fare de la lokaj kaj naciaj registaroj kaj de la internacia komunumo? [21] »

Evoluo kaj bremsado[redakti | redakti fonton]

En evolouiĝantaj landoj la disvastigo de latrinoj ofte ne estas afero de individuoj, sed parto de nacia programo, ofte subtenata de neregistara organizo loka aŭ internacia. Tamen oni ofte vidas, ke ĝi estas "malriĉa parenco" de alia ministerioj, malklare aligita aŭ dividita inter publika sano, konstruado, akvo, ktp.

Evoluprogramoj ankoraŭ ne inkluzivas instalon de latrinoj kiel baza elemento: trinkebla akvo estas ofte citata, pro la emocio kaŭzita de la mencio de homo sen akvo[18], aliflanke pro la fakto, ke la inĝenieroj respondecaj pri tiaj programoj pensas en termoj de klasika inĝenierio (kanaloj betonaj, kompleksaj sistemoj por kolekti la rubon), kiu forpuŝas latrinojn al privata sfero. Plej novaj aliroj laŭ "socia merkatiko" [22] sekvas malsukceson de tradiciaj programoj tro ofte regitaj de la disponebla oferto kaj la merkato. Tia aliro jam ekis post la Water and Sanitation Decade, post kiu oni provis trovi aliron laŭpetan[23].

La fakto, ke fekado estas preskaŭ tabua temo estas ankaŭ faktoro, kiu klarigas la malmultan klopodon en tiu fako: donacantoj kaj ricevantoj malemas tian temon, kiun oni plej ofte konsideras privata. Fine ekzistas malveraj ideoj pri latrinigado kutime akceptataj en evoluantaj landoj: la fakto, ke la ricevonto deziras latrinon por pli bona sano (kvankam intimeco, prestiĝo aŭ foresto de odoro estas la plej kutimaj kialoj); la fakto, ke akvo kaj latrino iru ĉiam kune; aŭ la malvera egaleco inter la konstruo de latrinoj kaj la sanpliboniĝo[24].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. B. Chocat, Encyclopédie de l'hydrologie urbaine et de l'assainissement, Paris, Lavoisier Tec et Doc, 1997, 112 p. ISBN 2-7430-0126-7.
  2. Angle: Water and Sanitation Programme, Joint Monitoring Programme for Water Supply and Sanitation, konsultebla interrete.
  3. M. Black, Mega-Slums: the Coming Sanitary Crisis, WaterAid, 1994.
  4. Sanitation is more important than independence, citita ofte kaj ĉefe en Duncan Mara, Low-cost Urban Sanitation, 1996, Wiley & Sons.
  5. Water and Sanitation Programme, Who buys latrines, where and why?, field note, septembro 2004.
  6. Robert Chambers, Whose Reality Counts: Putting the First Last, ITDG Publishing, 1997.
  7. J. Mark Kenoyer, Ancient cities of the Indus Valley Civilization, Oxford University Press, 1998, ISBN 0195779401.
  8. 8,0 8,1 B. Fawcett, Water & Sanitation for Developing Countries, Lectures Notes, University of Southampton, 2005.
  9. Latrinoj de la kastelo de Tonquédec
  10. Latrinoj en teksista domo
  11. Eugène Viollet-le-Duc, Dictionnaire raisonné architecture française XIe au XVIe siècle, Latrinoj
  12. Hasnat Khandaker kaj Gitali Badrunnessa, CBO-management of Slum Neighbourhood Sanitation Services : The Aynal’s Bastee Case, Dhaka, Bangladesh, WaterAid-IRC Case Study, decembro 2004.
  13. 13,0 13,1 Water and Sanitation Programme, Sanitation is a business, approaches for demand-oriented policies, SDC, 2004 ISBN 3-03798-058-3.
  14. John Pickford, Low-cost Sanitation: a survey of practical experience, 1995, IT Publications.
  15. Madeleen Wegelin-Schuringa et Manus Coffey, Small Pit Emptying Machine : an Appropriate Solution in Nairobi Slum, IRC International Water and Sanitation Centre, 1998.
  16. Vidu la difinojn sur la ttt-ejo de WSP.
  17. Detale priskribta en la aldonaĵo A de la dosiero Global Water Supply and Sanitation Assessment 2000 Report (angle, pdf-formate).
  18. 18,0 18,1 Deepa Joshi, Joy Morgan et Ben Fawcett, Sanitation for the poor: whose choice, theirs or ours?, DFID report KAR R8028, University of Southampton.
  19. Oxfam, Appui aŭ initiatives de la société civile pour un renforcement du secteur Eau et Assainissement dans la ville du Cap Haïtien, dans le centre ville et ses quartiers défavorisés, Concept Note, EU project, aprilo 2005.
  20. Unicef & OMS, Global Water & Sanitation Assesment Report, 2000.
  21. Health dignity & development: what will it take?, UN Millennium Project Task Force on Water & Sanitation, Final Report, abridged version, 2005: p32. Tradukita laŭ la franca artikolo en Vikipedio.
  22. Water and Sanitation Programme, The case for marketing sanitation, Field note, aŭgusto 2004.
  23. Sandy Cairncross, Sanitation and Water Supply: Practical Lessons from The Decade, IBRD, London School of Hygiene and Tropical Medicine, septembro 1992.
  24. Nilanjana Mukherjee, Myth vs. Reality in Sanitation and Hygiene Promotion, WSP field note, marto 2000.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sandy Cairncross et R. Feachem, Environmental Health Engineering in the Tropics, 1993, Wiley & Sons.
  • Duncan Mara, Low-cost Urban Sanitation, 1996, Wiley & Sons.
  • Duncan Mara, Low-cost urban sewerage, Wiley & Sons, 2004, à propos des systèmes d'égout alternatifs
  • Gordon McGranahan, The citizens at risk : from urban sanitation to sustainable cities, Earthscan, 2001, 200 p. ISBN 1853835617 pri graveco de akvopurigado por evoluantaj urboj
  • M. Assar, Guide to sanitation in natural disasters, World Health Organisation, 1971, pri baza higieno kaze de homara krizo
  • R. Franceys, J. Pickford et R. Reed, A guide to the development of on-site sanitation, World Health Organization, 1992 ISBN 9241544430

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]