Pitombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Talisia esculenta
Pitomba fruit, in Futuro Beach, Fortaleza, Brazil.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj
Divizio: Tracheophyta
Klaso: Magnoliopsida
Ordo: Sapindaloj
Familio: Sapindacoj
Genro: Talisia
Specio: Talisia esculenta
Talisia esculenta
(St.-Hil.) Radlk.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La pitombo estas frukto el (Talisia esculenta), el Sapindacoj indiĝena fruktarbo en la nordorienta kaj amazona regiono de Brazilo kaj kultivata en hejmaj fruktoĝardenoj, sufiĉe ofta en sia natura habitato, kie ĝi troviĝas, krom la amazono tra la brazila nordoriento ĝis Rio-de-janejro.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La pitombujo estas plurjara arbo 6-12 m alta. Ĝiaj kunmetitaj folioj havas 2-4 parojn da folieroj. Infloreskoj estas panikloj enhavantaj malgrandajn androginajn florojn. subglobaj beraj specoj de fruktoj, kun 1-2 grandaj semoj kovritaj per suka kaj diafana fajna arilo kun acida gusto, kiu maturiĝas de januaro ĝis marto kaj estas vendataj en strataj bazaroj kaj konsumataj laŭnaturaj.[1]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo de la bazionimo Sapindus esculentus okazis en 1824 de Augustin François César Prouvençal de Saint-Hilaire in Pl. Usuel. Bras.: t. 68.[2] La transmeto en la genron Talisia al Talisia esculenta okazis en 1878 de Ludwig Radlkofer in Sitzungsber. Math.-Phys. Cl. Königl. Bayer. Akad. Wiss. München 8: 345. Pliaj sinonimoj estas Meleagrinex pernambucana Arruda kaj Sapindus edulis A.St.-Hil.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Medicino[redakti | redakti fonton]

En popola medicino, pitombo funkcias fortigante la imunsistemon, protektante la angian sistemon, protektante ostan disvolviĝon kaj kunlaborante en la formado de hemoglobino kaj ĉar ĝi estas bona fonto de vitamino C, ĝi alportas iujn avantaĝojn, kiel  preventi antaŭtempan maljuniĝon kaj iom da aliaj malsanoj, kiuj rilatas al liberaj radikaloj, kiel kancero.

Pitombo devas esti konsumita  post la tagmanĝo , ĉar ĝia enhavo de vitamino C helpas la sorbadon de la fero en fazeolo kaj viando.[1]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Kvankam malmulte studata kaj ĉar ĝi havas malmulte da pulpo, pitombo post prilaborado havas pli altan rendimenton kaj unika guston kaj tial ĝi estis uzata por prepari sukojn, ĵeleojn, kremojn, glaciaĵojn, ankaŭ ĉar enhavanta  bongustan pulpon havas grandan antioksidan potencialon kaj havas preventajn agadojn kontraŭ kancero.

Por prepari pitomban ĵeleon, bongusta frandaĵo, simple forigu la ŝelon kaj dispremu ĝiajn kernojn en dika drata kribrilo por akiri la pulpon, aldonu duonon da sukero rilate al la tuta pulpo kaj kuiru ĝis ĵeleiĝo.

Koncerne la preparadon de la kremo kaj glaciaĵo, ĝi estas uzata por ĉiu kvanto da pulpo, duono da kondensita lakto kaj iomete diluita gelateno, simple kirlu en likvigilo kaj poste metu en fridujo ĝis ĝia malmoliĝo.

Por prepari la pitomban sukon simple miksu la pulpon de la frukto kaj aldonu sukeron, akvon aŭ lakton.

Por sala konsumo, uzu la saman pulpan miksaĵon duonon kaj duonon kun kuirita manioko aŭ simila pureo kaj aldonu fanditan buteron kun salo, ajlo kaj ĵus muelita nigra pipro. Aldonu la kremon kaj post la miksitan pureon de pitombo kaj manioko, tiam nur miksu kaj servu ĝin varme aŭ malvarme.

Ĝis nun la kulinara uzo de semoj ne estas rekomendinda, kvankam se ili estas bone kuiritaj en premkuiriloj kun akvo kaj salo, aŭ rostitaj ili estas bongustaj, pro la enhavo de lecitinoj[3].

Popularaj nomoj en Brazilo - pitomba (frukto), pitomba-do-norte, pitombeira, pitomba-da-mata.(arbo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 LORENZI, Harri et al.: Frutas brasileiras e exóticas cultivadas (de consumo in natura), Instituto Plantarum de Estudos da Flora, Nova Odessa, SP, 2006. ISBN 85-86714-23-2, p. 294.
  2. online biodiversitylibrary.org.
  3. Valdely Ferreira Kinupp, Harri Lorenzi: Plantas alimentícias não convencionais (PANC) no Brasil: guia de identificação, aspectos nutricionais e receitas ilustradas, Instituto Plantarum de Estudos da Flora, Nova Odessa, SP, 2014, p. 652.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Noto[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Talisia esculenta en la germana Vikipedio. - nur la ĉapitro "Taksonomio"
Averto El kiu alilingva versio ĝi estiĝis?