Planimetrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plano de la Katedralo de Amiens.[1] Planoj estas studataj de planimetrio.

Planimetrio estas la fako de la topografio kiu studas la aron de metodoj kaj proceduroj kiuj klopodas atingi la reprezentadon je skalo de ĉiuj interesaj detaloj de la tereno sur ebena surfaco (plano de geometrio), preteratentante la reliefon (tio koncernas la altimetrion) kaj reprezentata sur horizontala projekcio.

Planimetro estas mezurilo, kiu mezuras la areon de arbitra dudimensia formo.

Laŭ Francisko Azorín planimetrio estas Parto de la topografio, kiu pritraktas la reprezentadon de planoj k. landokartoj, sen nivellinioj. Tia reprezentado[2] Li indikas etimologion el la latina planus + greka metron (plato mezuro). Kaj li aldonas la terminon planimetro, por aparato por mezuri la areon de plano.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [https://web.archive.org/web/20050825203103/http://www.owlnet.rice.edu/~hart205/Cathedrals/Plan/plan.html Planoj de romanikaj St-Sernin, Toulouse kaj gotika Notre-Dame, Amiens, kompare kun aliaj planoj de katedraloj.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 167.
  3. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]