Podmokly (germaneBodenbach) estas IV-a parto de statuta urbo Děčín en Ĉeĥio. Ĝi situas sur la maldekstra bordo de Elbo kaj trafluas tra ĝi rojo Jílovský potok. La propra Děčín (Děčín I) situas sur la dekstra bordo de Elbo. Ĝis la jaro 1942 Podmokly estis memstara urbo. Estas ĉi tie registritaj 646 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 5 376 loĝantoj.
Děčín IV-Podmokly situas en katastra teritorio Podmokly kun areo 6,88 km². En la katastra teritorio Podmokly situas ankaŭ partoj Rozbělesy (V), Letná (VI), Václavov (XXII) kaj Popovice (XXIII).
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1407.
En Podmokly vivis ekde ĉiam plimulto de loĝantoj de germana nacieco. Parto de germanoj fuĝis tuj en la unuaj tagoj post la 9-a de majo 1945, la 16-an de majo 1945 alveturis ĝis Podmokly Revoluciaj gardoj. La germanaj loĝantoj estis senigitaj de la ĉehĥoslovaka civitaneco kaj en kelkaj ondoj plimulte deportitaj en Germanion aŭ en internejojn. La malplenajn loĝejojn sekurigis polico kaj preparis ilin por alvenontaj ĉeĥaj enloĝigontoj, multaj domoj fariĝis celo de marodado.