Poezia prozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La poezia prozo estas aparta tipo de lirikaj verkoj. En ili troveblas elementoj kiuj estas ankaŭ en poemo: lirika parolanto, lirika sinteno, celo kaj temo, sed ne estas formalaj elementoj normale ekzistantaj en poezio (nome metriko, rimo ktp) kiuj estas gravaj trajtoj de verso. Ĝi estas distingebla de la poemo ĉar estas verkita en prozo kaj de la rakonto, ĉar ĝia celo ne estas specife la rakonto de faktoj, sed la priskribo de sentoj, emocioj kaj impresoj.

Ties iniciatinto estis la franca Aloysius Bertrand, kiu en sia libro Gaspard de la nuit enkodukis la unuajn prozajn poemojn en la literaturo. Tamen, la stilo de Bertrand ne sukcesis siaepoke inter romantismaj poetoj, pro kio ĝi restis neatentite. Poste la poeto Charles Baudelaire, per sia libro La Spleno de Parizo, revivigis la ideon de Bertrand kaj famigis tiun tipon de poezio, ege influanta poste kelkajn simbolistajn poetojn, inter kiuj Arthur Rimbaud, precipe en la libro Les Illuminations.

Multaj mikrorakontoj estas rimarkindaj pro sia poezia ŝarĝo kaj tial ofte la limo inter la poezio kaj la prozo estas malfacile determinebla. Tio okazas ĉe multaj tekstoj de Julio Cortázar (por ekzemplo en Historias de cronopios y de famas), Antonin Artaud, Oliverio Girondo, Giannina Braschi kaj Rafael Chaparro Madiedo en kies verkoj la poezia valoro de la verkoj hegemonias sur la intenco rakonti.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]