Pola Novaĵagentejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pola Novaĵagentejo (pole: Polska Agencja Prasowa (PAP)) – pola publika novaĵagentejo, unusola ŝtata informa agentejo en Pollando. Konforme kun la statuto al ĝiaj taskoj apartenas akiro kaj transdono al ricevantoj de kredindaj, objektivaj kaj ĉiuflankaj informoj el Pollando kaj eksterlando. La Agentejo estas ankaŭ devigita al disvastigo de la starpunkto de Sejmo, Senato, Prezidanto de Pollando kaj Konsilio de Ministroj. Ĝi ankaŭ ebligas al aliaj ĉefaj organoj de la ŝtato montri siajn vidpunktojn pri gravaj aferoj de la ŝtato.

Sidejo de Pola Novaĵagentejo estas en Varsovio, kie laboras 14 diverstemaj redakcioj. En la tuta Pollando agas ankaŭ 24 terenaj filioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 31-an de oktobro 1918 grupo de polaj ĵurnalistoj transprenis buroojn de Aŭstra Novaĵagentejo en Krakovo kaj Lvovo kaj fondis Polan Telegrafian Agentejon.

La 27-an de decembro 2023 Ministro pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo lige al vetoo de Prezidento pri financado de la kompanio decidis ĝin likvidi.

Membroj de la estraro[redakti | redakti fonton]

  • Piotr Skwieciński (2006–2009)
  • Artur Dmochowski (9-a de majo 2016 – 9-a de oktobro 2017)
  • Wojciech Surmacz (de la 5-a de januaro 2018)

Eksterlandaj korespondantoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]