Polenaktion

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memorplakedo ĉe la antaŭa pola konsulejo en Leipzig, kie 1 300 polaj judoj trovis rifuĝon en 1938.

La deportado al Zbąszyń (Zvonŝin) okazis en oktobro 1938, kiam la nazia reĝimo komencis deporti el Germanio ĉiujn judojn kiuj ne estis civitanoj de la ŝtato, kaj precipe polojn. La germana kodo de la operacio estas Polenaktion, kaj en multaj lingvoj la okazaĵoj tiel nomiĝas.

En la lastaj tagoj de oktobro 1938, la nazioj rondigis pli ol 18 000 judojn kiuj vivis en Germanio, kaj kiuj iame posedis la polan civitanecon. Multaj el tiuj judoj vivis la plej multon el sia vivo en Germanio, kaj ili ankaŭ inkluzivis germanaj veteranoj de la Unua Mondmiliton. Ĉi tiuj judoj estis deportitaj el Germanio kaj metitaj en nenies tero apud la pola urbeto Zbąszyń ĉe la pola-germana landlimo. La pola registaro rifuzis akcepti ilin, laŭ la Civitaneco-Leĝo de marto 1938, en kiu la polaj aŭtoritatoj decidis elproprigi polan civitanecon de tiuj vivantaj ekster Pollando dum pli ol 5 jaroj.

La judoj restis en la limregiono, sen ŝirmejo kontraŭ la malvarmo, kaj suferis de malsano kaj malsato. La tendaro de la deportitoj enfokusigis la atenton de la tutmondaj amaskomunikiloj. Post mobilizado de la tutmonda publika opinio la deportitoj ricevis manĝaĵojn kaj medicinajn provizojn de Usonjuda Kundistribua Komitato (UJKK), la pola Ruĝa Kruco kaj de polaj judaj organizoj. Ĉe la fino de intertraktadoj inter la pola kaj germana registaroj estis interkonsentita ke la pola registaro enmetu la deportitojn.

Inter la ekzilitaj judoj estis Marcel Reich-Ranicki, same kiel la familio Greenspan de Hanovro. Familiano Bertha rakontis pri la deportado al sia pli juna frato, Herschel Grynszpan, kiu vivis en Parizo tiutempe. Greenspan sturmis pro kolerego, prenis pafilon kaj alproksimiĝis al la germana ambasado en Parizo kie li pafis proksime al oficisto ĉe la ambasado, Ernst vom Rath. Rath estis grave vundita kaj du tagojn poste mortis. Greenspan estis arestita kaj pridemandita fare de polico. Sur la ordoj de Propaganda ministro Josef Goebbels, la atenco akiris ĝeneraligitan raportadon en la frontoj de ĉiuj nazi-germanaj gazetoj. La nazia reĝimo utiligis la murdon por organizi la ŝajne spontanean eksplodon de perforto en la nokto de la 9-a de novembro 1938, konata kiel Kristalnokto .

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]