Poliklorizita bifenilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kemia strukturo de la poliklorizitaj bifeniloj

Poliklorizita bifenilopoliklordifenilo laŭ PIV (PKB aŭ PCB) konstituas familion de kemiaj molekuloj industrie sintezitaj de Homo, similaj de la Poliklorigitaj terfeniloj (PCT aŭ PKT) kaj de dioksinoj, de la grupo de la kemiaj kombinaĵoj karbonhidrato-klorigitaj. Kelkfoje, oni uzas ofte la nomon de komerca produkto (« Pyralènes » franclingve).

Tiuj molekuloj estas grandskale uzitaj de la jaroj 1930 ĝis la 1980-aj jaroj kiel lubrikaĵo, kaj por la fabrikado de transformatoroj, elektraj kondensatoroj, pro ilia relativa nebruligebleco kaj de ilia ekstra dielektrika eco. Ili estis uzitaj en motoroj de pumpilo aŭ kiel kromaĵo de oleoj aŭ produktoj de luto, en kelkaj adheraĵoj, farboj, memkopiaj paperoj, en hidraŭlikaj ekipaĵoj, kiel moligaĵo en lakoj, densaĵoj kaj plastoj...

PKB-j apartenas al la 12 plej konata organika venenaĵo, kiuj estas malpermesitaj laŭ la Stokholma Konvencio, la 22-an de majo en 2001.

PKBj estas flavetaj, preskaŭ senodoraj likvaĵoj kaj apartenas al grupo de BAG-kemiaĵoj.

Ili havas bifenilan bazan strukturon (du benzolaj ringoj interligitaj per simpla ligo) ĉe kiu pluraj hidrogenatomoj estas anstataŭitaj per kloratomo. Ekzistas 209 izomeroj sed el tiuj komerca produkto estas nur 20-60.


Poliklorizita bifenilo estas termike kaj kemie stabila, malfacile ekflamebla, elektre ne kondukanta kaj superhidrofoba. La biologia malkonstruo okazas ĉe altklorizita PKB-j inter anaerobaj cirkonstancoj, en kiu la kloratomo uzatas kiel elektron-akceptanto. Malpli klorigitaj PKBj estas aerobe malkonstruataj. Ili apenaŭ malkonstruiĝas biologie. Post amasa veneniĝo kun PKB-kontaminitaj organismoj en 1968 en Japanio, PKBj estis malpermesitaj unuafoje en publikaj sistemoj en 1978 kaj en 1989 ĝenerale. Post fino de transira tempo en 1999, oni devas sciigi pri PKB-efikoj kaj ĝin trakti kiel danĝeran rubon.

efikoj je la sano[redakti | redakti fonton]

Krom la kronikaj toksikaj efikoj (klorakneo, harelfalo kaj hiperpigmentiziĝo), hormonaj perturboj, PKBj estas suspektitaj pri kanceriga efiko.

Ĝi povas akumuliĝi kaj estas trovebla tra la nutroĉeno eĉ en fiŝoj en Antarkto kaj patrina lakto.

PCB-gvidlinio[redakti | redakti fonton]

limvaloroj por PCB: 300 kaj 3000 ng/m³ eja aero).

  • super 3000 ng/m³, tuj ĉesigi la tiean funkciadon.
  • super 300 ng/m³, traaerumi, likvidi la damaĝan fonton
  • sub 300 ng/m³ sendanĝera.