Polikrato el Samoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Polikrato el Samoso estis proksimume en la jaroj 538 aK. - 522 aK. helena reganto sur insulo Samoso. Li konstruigis grandan ŝiparon kaj superregis kelke da najbaraj insuloj. Ruze li estis kaptita kaj kruele ekzekutita fare de persa satrapo Oroito.

Ringo de Polikrato[redakti | redakti fonton]

Pri Polikrato oni rakontas, ke li estis en ĉiu agado ege sukcesa. Lia amiko, egiptia faraono Amoso la 2-a, letere avertis lin, ke post tiel nekutima feliĉo ordinare sekvas granda falo. Pro tio lin konsilis Amoso, ke li senigu sin de io valora, por trankviligi envion de dioj. Polikrato obeis kaj ĵetis sian plej valoran ringon en maron. Post kelkaj tagoj alportis unu fiŝisto en tiranan palacon nekutime grandan fiŝon donace al la reganto. Kiam oni en la kuirejo la fiŝon distranĉis, trovis en ĝiaj visceroj la perditan ringon. Tiel Polikrato ekkomprenis, ke li sian sorton ne evitos. Kaj vere, post nelonga tempo li fakte estis murdita en Sardeso.

Tiun ĉi legendon prilaboris Friedrich Schiller en balado Ringo de Polikrato. Samnomata opero de Erich Wolfgang Korngold transportas la motivon de vana penado trompi Fortunon en nuntempon. Rudolf Mertlík nomis sian libron de antikvaj mitoj rerakontataj por junaj legantoj Polikrata ringo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Polykratés ze Samu en la ĉeĥa Vikipedio.