Pomer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pomer
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 50259
Demografio
Loĝantaro 26  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 38′ N, 1° 50′ U (mapo)41.6378484-1.8407736Koordinatoj: 41° 38′ N, 1° 50′ U (mapo) [+]
Alto 1 107 m [+]
Areo 33,113941 km² ( 331 1.3 941 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pomer (Provinco Zaragozo)
Pomer (Provinco Zaragozo)
DEC
Pomer
Pomer
Situo de Pomer
Pomer (Hispanio)
Pomer (Hispanio)
DEC
Pomer
Pomer
Situo de Pomer

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pomer [+]
vdr

Pomer [poMER] estas municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Aranda kies ĉefurbo estas Illueca, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pomer estas municipa teritorio en la okcidento de la komarko Aranda, kie ĝi estas nordokcidente de Aranda de Moncayo.

La loĝloko Pomer mem estas je 121 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 1107 msm en la Iberia Sistemo, kio faras ĝin la plej alta municipo de la komarko Aranda kaj la dua en la provinco, ĉe la valo de la rivero Aranda kiu fakte tie ekfluas pro kunfluejo de kelkaj rojoj. Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-1503 kaj poste laŭ montara loka ŝoseo. Apude estas la provinco Sorio okcidente, kaj plej proksima estas Borobia.

Historio[redakti | redakti fonton]

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. La loĝantaro estis ĉefe de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj. Krome estis ankaŭ juda komunumo. En la sekvaj jarcentoj regis la lokon nobelaj gravuloj. En la 17-a jarcento ĝi pasis al la grafoj de Aranda.​

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en Pomer kie oni plialtiĝis ĝis nunaj 25 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj), ŝuindustrio kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado); tekstila industrio konvertiĝis en ŝu-industrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Altiraĵoj estas la romanik-gotik preĝejo, neĝujo, vinkeloj kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]