Ponto Infanto Dom Henrique

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ponto Infanto Dom Henrique
concrete arch bridge • vojponto [+]
Koordinatoj41° 8′ 28″ N, 8° 36′ 6″ U (mapo)41.141111111111-8.6016666666667Koordinatoj: 41° 8′ 28″ N, 8° 36′ 6″ U (mapo)

Ponto Infanto Dom Henrique (Porto)
Ponto Infanto Dom Henrique (Porto)
DEC
Ponto Infanto Dom Henrique
Ponto Infanto Dom Henrique
Map
Ponto Infanto Dom Henrique
Vikimedia Komunejo:  Ponte do Infante D. Henrique [+]
vdr

La Ponto Infanto Dom Henrique (en portugala: Ponte Infante Dom Henrique), ofte konata kiel Ponto Infanto (en portugala: Ponte do Infante), estas ponto super la rivero Douro, en norda Portugalio, kiu kunigas la urbon Porto kun Vila Nova de Gaia. Ĝi estas unu de la ses pontoj ekzistantaj en la urbo Porto. Tiu ponto estas supra laŭ rivero el la Ponto Don Luis la 1-a kaj malsupre el la Ponto Maria Pia.

Ĝi estis kompletigita en 2003, kaj eltenas vehiklan kaj piedirantan trafikon el Vila Nova de Gaia ĝis Centra Porto. La ponto estis konstruita por anstataŭi la supran nivelon de la Ponto Don Luis kiu estis fermita al la vehikla trffiko en 2003 por ebligi ĝian konverton en la Linio D de la Metroo de Porto.[1]

La ponto havas totalan longon de 371 m kaj arkon de 280 m.[2] La alto de la ponto estas 75 m super la rivero Douro, sed la alto de la arko mem estas nur 25 m super ĝia fundamento en la riverflanka klifo. Inspirita de alpaj pontoj Maillart, la arko de la ponto Infante estas unu el plek profundaj en la mondo laŭ la proporcio de alto kaj longo.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Infante Bridge". Arkivigite je 2023-10-02 per la retarkivo Wayback Machine HelloGuide Oporto. WEBMOMENT. Alirita la 19an de Januaro 2020.
  2. "Infante D. Henrique Bridge". Structurae. Alirita la 13an de Aprilo 2020.
  3. Adão-da-Fonseca, António; Millanes Mato, Francisco (Majo 2005). "Infant Henrique Bridge over the River Douro, Porto". Structural Engineering International. 15 (2): 85. doi:10.2749/101686605777963251. S2CID 111185970. Alirita la 13an de Aprilo 2020.