Ponto Maria Pia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ponto Maria Pia
fervoja ponto • truss arch bridge • iron bridge • kultura heredoindustria heredaĵo [+]
Koordinatoj41° 8′ 23″ N, 8° 35′ 49″ U (mapo)41.139817-8.59702Koordinatoj: 41° 8′ 23″ N, 8° 35′ 49″ U (mapo)

Ponto Maria Pia (Porto)
Ponto Maria Pia (Porto)
DEC
Ponto Maria Pia
Ponto Maria Pia
Map
Ponto Maria Pia
Vikimedia Komunejo:  Ponte de D. Maria Pia [+]
vdr

La Ponto Maria Pia (en portugala: Ponte de D. Maria Pia) estas ponto konstruita inter januaro 1876 kaj novembro 1877 en Porto, Portugalio, super la rivero Douro. Ĝi estis la unua fervoja arkoponto kiu kunigis la du bordojn de la rivero Douro. Ĝi estis desegnita de Théophile Seyrig, partnero de Gustave Eiffel, kiu faris fakte la plej malmultekostan proponon, kaj kun kiu li kreis la konstrukompanion Eiffel et Cie. Ĝi estis uzata ĝis 1991, kiam ĝi estis anstataŭita per la Ponto Sankta Johano.

La ponto fakte kunigis la municipajn teritoriojn de Porto kaj Vila Nova de Gaia en la Norda Regiono. Tie ĝi formas parton de la sistemo de la Linha Norte de la nacia fervojo: Ĝi konstruiĝis el Forĝita fero, kaj la lunformaj arkoj estas 353 m longaj, kaj la ponto mem 60 m super la rivero Douro. En la tempo de ties konstruado, ĝi estis la plej longa unuarka ponto en la mondo. Ĝi estas ofte konfuzita kun la Ponto Don Luis la 1-a, kiu estis konstruita naŭ jarojn poste kaj estas unu kilometron (0.62 mi) okcidente, sed kun simila strukturo, kvankam kun du etaĝoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Harvie, David I. (2006), Eiffel: The Genius Who Reinvented Himself, Stroud, Gloucestershire, England: Sutton, ISBN 0-7509-3309-7
  • Borges, Luís, A Ponte D. Maria Pia.
  • CP Ponte Maria Pia, 1877-1977, Lisbono, Portugalio: CP - Caminhos de Ferro Portugueses, 1977
  • Reis, Baía (5 November 1997), "Ponte Maria Pia com futuro iluminado", Correio da Manhã
  • Guerra, Francisco Carvalho (1a de Januaro 2003), "O Porto e as suas Pontes", O Tripeiro (Série 7 eld.), Porto, Portugalio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Maria Pia Bridge en la angla Vikipedio.