Pordegejo ĉe Erfurter Straße

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pordegejo ĉe Erfurt-strato, Vajmaro

La Pordegejo ĉe Erfurt-strato (germane: Torhaus an der Erfurter Straße) en Vajmaro, Germanujo, konstruitis inter 1822 kaj 1824 laŭ planoj de Clemens Wenzeslaus Coudray kiel doganejo. Antaŭula ejo Erfurter Tor estinte parto de la ĉirkaŭfortikaĵo troviĝis ĉe la flanko de la nuna Heinrich-Heine-strato.

Detaloj[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa klasikisma konstruaĵo kun meza gablo kaj du senkanelaj antaŭ-enirejniĉoj (kun groptegmento) situas inter la stratoj Erfurter Straße kaj Hoffmann-von-Fallersleben-Straße. La fasado estas trompiga. Supre de la duonrondaj fenestroj ĉe la supra etaĝo videblas tipe klasikisma vanddekoracio kun korinta spajro kaj glavo.[1] Pli malsupre estas grandduka blazono kaj la urboblazono vajmara. Supre de la kolonoj kja la arkitravo estas triglifo-friso. Ĝi referencas al modeloj de la dorika ordo. Simila pordego faritis de Coudray en 1822 apud Marioplaco - sed senkolona.

Ekde 1887 la ejo ĉe Pordego erfurta estis haltejo ĉe la fervojlinio en la direkto de Kranichfeld tra Berka-stacidomo. Pro plendoj pri tro da bruo enurba forigitis la reloj post 1908; antaŭe ili servis ankaŭ por la materialtransporto dum la novkonstruo de Germana Ŝtata Teatrejo. Poste ĝi estis haltejo tramvoja, policejo, vojaĝagentejo. Restaŭradoj iĝis en 2009/10 per monoj de privata investanto.[2]

La ejo estas memkompreneble monumentprotektotaĵo.[3]

Banalaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pri tiu ĉi pordegejo verkis romanon Helga Dreher.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rolf Bothe: Coudray 1775–1845. Ein deutscher Architekt des Klassizismus. Köln/ Weimar/ Wien 2013, p. 416-417 ISBN 978-3-412-20871-4
  2. Christiane Weber: "Investor restauriert Coudrays Torhaus in Weimar",, TA, 19.11.2009
  3. [1] Arkivigite je 2020-09-18 per la retarkivo Wayback Machine Denkmalliste der kreisfreien Stadt Weimar mit den Ortsteilen Ehringsdorf, Gaberndorf, Gelmeroda, Legefeld (einschließlich Holzdorf), Niedergrunstedt, Oberweimar, Possendorf, Süßenborn, Taubach, Tiefurt, Tröbsdorf. Stato: 15.12.2017.
  4. Helga Dreher: Das Torhaus. Bertuch Verlag, Weimar 2010, ISBN 978-3-937601-76-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.97959611.322863