Portalo:Homoj/Elektitaj etnoj/02

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ciganoj estas komuna nomo por tri etnoj kun komuna heredaĵo: romaoj, sintioj kaj kaleoj. La ciganoj venis origine el Hindio. Tradicie ili estis nomadoj, sed nuntempe ili jam fiksloĝas, precipe en Eŭropo kaj Ameriko.

Eŭropanoj en la mezepoko opiniis, ke ciganoj venis el Egiptio (la greka nomo tsiganos, la angla gipsy kaj la hispana gitano devenas el tiu supozo), sed la lingvistika analizo pruvis, ke ilian prapatrujon necesas serĉi en Hindio, probable apud la rivero IndusoSindh. Ilia nomada vivmaniero kaŭzis problemojn en eŭropaj landoj kaj vekis grandan malamon kontraŭ ili, sekve ankaŭ persekutadon kaj pogromojn. La esprimo "cigano" estas de ili mem ofte konsiderata kiel ofenda insulto kaj rifuzata. Tamen en la monda kulturo ekzistas multaj gravaj literaturaj kaj historiaj verkoj uzantaj la terminon "cigano", tial la vorton ne eblas forigi.