Portalo:Homoj/Elektitaj etnoj/10

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Etruskoj
Etruskoj

La Etruskoj estis antikva popolo de Italujo. La kerno de ilia teritorio troviĝis nordokcidente de rivero Tibero, en nunaj Toskanujo kaj Umbrujo.

Ilia lingvo tute malsimilas la aliajn konatajn lingvojn de la antikva mediteraneaj landoj. Ekzistas pluraj hipotezoj pri ilia origino. Laŭ Herodoto la etruskoj migris al Italujo el Lidujo en la 12-a jc aK pro ega malabundo. Laŭ aliaj, ili estis italaj indiĝenoj idoj de civilizo Vilanova. Ekzistas ankaŭ hipotezo, laŭ kiu la etruskoj alvenis trans la Alpoj.

La etruska civilizacio floris ekde la 8a jc aK kaj ekdekadencis je la tempo de la romia konkero (komencinte en la suda urbo Veii (Vejo) (396 aK).