Portalo:Homoj/Homoj po minutoj/50

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jorge Luis Borges
Jorge Luis Borges

Jorge Francisco Isidoro Luis BORGES Acevedo [ĥorĥe fransisko isidoro lŭis borĥes asebedo] (naskiĝis la 24-an de aŭgusto, 1899, mortis la 14-an de junio 1986) estis argentina verkisto.

Borges naskiĝis en Bonaero, Argentino. Li verkis rakontojn, poemojn, romanojn kaj eseojn, sed ĉefe famas pro siaj fantastaj rakontoj. Oftaj temoj estas labirintoj, senfino kaj simetrio.