Portalo:Homoj/Homoj po semajno/38

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kálmán Kalocsay
Kálmán Kalocsay

KALOCSAY Kálmán (Kolomano) [KAloĉaj ka'lma'n] (6-a de oktobro 1891 en Abaújszántó27-a de februaro 1976) estis hungara Esperanta poeto, tradukisto, kaj redaktoro kiu multe influis la evoluon de Esperanto-literaturo kaj de la lingvo mem. Lia nomo estas ofte esperantigita kiel Kolomano. Liaj pseŭdonimoj: C. E. R. Bumy, Kopar, -y, Alex Kay, K. Stelov, Malice Pik, Peter Peneter

Kalocsay studis medicinon kaj poste fariĝis la ĉefa infektologo ĉe grava Budapeŝta hospitalo. Onidire li lernis kaj Esperanton kaj Idon adoleske sed ekkliniĝis al la unua kiam li vidis pli grandan potencialon literaturan. En 1921, oni eldonis lian unuan originalan volumon poezian, Mondo kaj Koro.