Portalo:Homoj/Homoj po semajno/40

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vlasta Kálalová-Di Lotti
Vlasta Kálalová-Di Lotti

Vlasta Kálalová plenigis sian studentan revon - ŝi fondis kaj preskaŭ sep jarojn ŝi gvidis malsanulejon en Bagdado.

Vlasta Kálalová, markata iam ankaŭ kiel Albert Schweitzer en jupoj, estis dum la unua respubliko de Ĉeĥoslovakio konata ne nur en kuracistaj rondoj. Post la milito kvazaŭ fermiĝus super ŝi la akvo. Denove "malkovris" ŝin nur verkistino Ilona Borská, kiu verkis romanon pri ŝia deŝiranta vivo plena de oferemo, sed markita ankaŭ de granda persona tragedio.

Vlasta Kálalová naskiĝis la 26-an de oktobro 1896 en sudbohemia Bernartice en instruista familio. Jam kiel malgranda knabino ŝi konstatis, ke lingvoj absolute faras al ŝi neniajn problemojn.