Portalo:Jogo/Hinduismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hinduismo markas tradician baratan filozofion kaj religiosciencan koncepton fondita en historiaj spiritaj praktikoj, kiuj estas partoj de la vivstilo. En ĝusta senco de vorto oni ne povas paroli pri religio kiel prefere pri religia-sociala sistemo, kiu ensumigas en si juran kaj sociajn normojn.

La ĉefaj principoj de la hinduismo estas:

Dharmo – principo, kiu retenas pratempan justan ordon, ĝi subtenas revolucion kaj neŭtraligas kaoson (adharma).
Karmo – principo, laŭ kiu la homa vivo estas nur ero en aro de la vivoj kaj la feliĉo en ĉiu vivo dependas de faroj faritaj en la antaŭa kaj la nuntempa vivoj.
Reenkarniĝo – principo, laŭ la homa animo reenkarniĝas el unu korpo en la alian.
Jogo – por la korpa kaj ĉefe spirita perfektigado estis en la hinduismo prilaborita sistemo de jogo, en kiu la ĉefan rolon ludas meditado.