Darmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dharmo)
Simbolo de darmo
Darmo
Tradukoj de
धर्म (dharma)
Esperante darmo[1]
Palie 𑀥𑀫𑁆𑀫 धम्म (dhamma)
Sanskrite धर्म (dharma)
Ĉine 達摩 (dámó)
法 ()
Japane ダルマ (daruma)
(ほう) ()
Koree 달마 (dalma)
법 (beop)
Tibete ཆོས། (chos)
Birme ဓမ္မ
Vjetname đạt-ma
pháp
Terminaro de Budhismo
vdr

Darmo[1] (sanskrite धर्म dharma), havas multajn difinojn rilate al la religiaj tradicioj de Hindio, inkluzive de Hinduismo, Budhismo, Ĝajnismo, kaj Sikismo. Ĝi estas centra teologia aŭ filozofia koncepto de Hindiaj religioj, kiu plejofte rilatas al homaj devoj, sed ankaŭ al la instruitaj normoj pri ĉi tiuj devoj kaj eĉ la rezultoj de devoplenumado.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Etimologie, darmo derivas el sanskrita radiko √dhṛ aŭ √dhar kiu signifas “subteni” aŭ “apogi”; do darmo estas verbdevena substantivo signifanta la subtenadon aŭ apogadon de io, aparte la universo mem. La plejparto da la etenditaj signifoj poviĝas rilati pli malpli al ĉi tiu baza senco.

Dum disvastigado de Budhismo al orienta Azio, tiu plursenca vorto estis enĉinigita kiel , ankaŭ plursenca vorto kiu povas signifi juron, leĝon, regulon, normon, metodon, solvon, modelon, ekzemplon ktp.; tiu ĉinlingva traduko estas adaptite uzata ankaŭ en Japanio, Koreio, kaj Vjetnamio.

La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto Esperantigas la terminon kiel darmo[1], pro la neekzisto de la fonemo /dʱ/ en Esperanto.

Darmo en Hinduismo[redakti | redakti fonton]

Darmo en Vedismo[redakti | redakti fonton]

La darmoj en la Vedoj (prahindua sankta skribo) signifas precipe la ritojn de ofero priskribitaj en la Vedaj kaj Bramanaj tekstoj inter proksimume 1200 a.K. kaj 600 a.K. Ĉi tie ne ekzistas klara diferenco inter darmo kaj karmo; ambaŭ rilatas nur al ritaj aferoj. Ankaŭ estas menciinda, ke darmo ne estas grava ideo en la plej frua sanskrita literaturo.[2][3][4]

Darmo en Malfrua Hinduismo[redakti | redakti fonton]

La darmoj en Darmoŝastroj (traktaĵoj pri darmo) signifas la religiajn kaj jurajn devojn de la hinduaj kastoj. Ĉitradicie darmo kaj darmoj estiĝis la plej grava fundamento de hindua memkonscio, pere de kiu oni povis distingi “Arjojn” el aliaj hindiaj komunumoj. Laŭ Kane, darmoj estas "la privilegioj, devoj, kaj farindaj agoj de homo, lia modelo de konduto kiel ano de la Arja komunumo, kiel ano de unu de la kastoj, kiel persono je aparta etoso de la vivo."[5] Tiu ĉi koncepto de darmo estas komuna tra la hindua historio ĝis la dek naŭa jarcento, kiam la Hinduismo, pro la renkonto kun Brituja Kristanismo, ekdifiniĝis konscie tiel religio kiel Kristanismo. Ĉimomenton nova koncepto de darmo inter hinduoj aperis, kiu emfazis la unuecon kaj la universalecon de darmo kontraŭ ĝia frua kompreno kiel pluraj devoj, kiuj kune subtenas la variajn partojn de universo sed ankaŭ diferencas inter popoloj laŭ kasto kaj vivetapo (āśrama). Ambaŭ ekzistas nuntempe en la Hinduismo, universala, etika darmo kaj kuntekstaj, juraj darmoj. Ĉi tiu kontraŭo ja estis pli frue (vidu la diferencon inter varṇāśramadharma kaj sādhāraṇadharma), sed la koncepto de universala, komuna darmo neniam estis bone ellaborita ĝis la kolonia periodo.[6][7]

Darmo en Budhismo[redakti | redakti fonton]

Darmo en Frua Budhismo[redakti | redakti fonton]

La darmo de la imperiestro Aŝoko (tria jarcento a.K.) eksignifis ion novan kaj pli ampleksan. Fakte, Aŝoko, kiu enkredis kaj propagandis baze la Budhismon, unuan fojon farigis per sia famaj epigrafoj tra Hindio la koncepton de darmo al tre centran religian ideon. Por Aŝoko darmo signifis simple la bonan moron, t.e. baza, sed ne bone difinita moraleco.[4]

Darmo en Malfrua Budhismo[redakti | redakti fonton]

En la malfrua Budhisma tradicio, la darmo (palie dhamma) eksignifis unue la tutan instruaron de la Budho, due la devojn aŭ la farindajn praktikojn laŭ ĉi tiu instruo, kaj trie karaktereco aŭ propreco en filozofia senco. Laŭ la unua signifo, Budhismo mem estas fundamente la darmo kaj ankaŭ ĝi funkcias kiel nomo de la tradicio. En la budhisma triopo Budho-Darmo-Samgo, ekzemple, la Budho estas la instruanto, Darmo la instruo kaj Samgo la instruistaro. La darmo ĉi tie precipe estas la bazaj kaj objektiva veroj, kiujn laŭ budhismo ĉiu budho denove eltrovas; komparu ŝasanon. La dua senco rilatas al la baza senco hindua. La tria signifo estas tre grava parto de la malkonstruema analizo de ekzisteco laŭ Budhisma filozofio.[8][9]

Darmo en Ĝajnismo[redakti | redakti fonton]

La ĝajnoj ankaŭ havas konceptojn de darmo. La unua ree rilatas al la etikaj devoj de homoj, diferencitaj laŭ ĉu oni estas monaĥo, monaĥino, speciala gelaiko, aŭ ordinara gelaiko. La dua senco devenas el la ĝajna filozofia analizo de la universo. Laŭ ĝajna kompreno, la animo (jīva) nature estas tute pura, sed ĉimunde enprizonita per ĝiaj propraj karmoj. Pere de asketadoj (tapas), oni povas realigi la puran animon, kiu tuj iras al la lokon de liberiĝintoj (siddha). En ĉi tiu kunteksto, darmo estas la principo de movado, kiu irigas la animon al liberlokon aŭ al la apudan vivon.[10]

Darmo en Sikismo[redakti | redakti fonton]

Fine enhavas la Sikisma tradicio sian propran koncepton de darmo. Efektive, Sikisma darmo signifas ĝenerale la vojon de moraleco, pere de kiu oni montras devotecon kaj obeecon al Dio, t.e. al Vahiguru. Nur per darmo mem oni ne povas gajni liberecon (mokṣa). Dio donacas sian gracon kiel ilo de saveco, sed darmo fluas libere el devoto de la unu Dio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: darm/o
  2. Horsch, Paul (1967). “Vom Schöpfungsmythos zum Weltgesetz”, Asiatische Studien: Zeitschrift der Schweizerischen Gesellschaft für Asiankunde' (de) 21, p. 31–61. 
  3. Wezler, Albrecht. 1999. Über den sakramentalen Charakter des Dharma. En Raum-zeitliche Vermittlung der Transzendenz: Zur "sakramentalen" Dimension religöser Tradition. red. Gerhard Oberhammer kaj Marcus Schmücker. Wien: Der Österreichischen Akademie der Wissenschaften.
  4. 4,0 4,1 Olivelle, Patrick (2004). “The Semantic History of Dharma in the Middle and late Vedic Periods”, Journal of Indian Philosophy (en) (5–6), p. 491–511. 
  5. Kane, P.V.. (1962–75) History of Dharmaśāstra (angle). Poona: BORI.
  6. Hacker, Paul (1965). “Dharma im Hinduismus”, Zeitschrift für Missionswissenschaft und Religionswissenschaft (de) 49, p. 93–106. 
  7. Halbfass, Wilhelm. (1988) India and Europe: An Essay in Philosophical Understanding (angle). SUNY Press.
  8. Gethin, Rupert (2004). “He Who Sees Dhamma Sees Dhammas: Dhamma In Early Buddhism”, Journal of Indian Philosophy (en) 32 (5–6), p. 513–542. 
  9. Cox, Collett (2004). “From Category To Ontology: The Changing Role Of Dharma In Sarvāstivāda Abhidharma”, Journal of Indian Philosophy (en) 32 (5–6), p. 543–597. 
  10. Qvarnström, Olle (2004). “Dharma in Jainism – A Preliminary Survey”, Journal of Indian Philosophy (en) 32 (5-6), p. 599–610.