Saltu al enhavo

Portalo:Libera programaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portalo pri Libera programaro

red.

Bonvenon al la portalo de Vikipedio pri libera programaro, kiu estas ĉiu programaro publikigita sub libera licenco, kiel la GPL.

Artikolo de la monato (novembro)

red.

Libera programaro

[redakti fonton]

Libera programaro estas programaro kiu estas libere uzebla, distribuebla kaj ŝanĝebla laŭ la sekvaj specoj:

  • La libereco por uzi la programon, por iu ajn celo (libereco 0).
  • La libereco por studi kiel la programo funkcias, kaj ŝanĝi ĝin por viaj bezonoj (libereco 1). Dispono pri la fontkodo de la programo estas antaŭkondiĉo por tio ĉi.
  • La libereco por disdoni kopiojn, do vi povas helpi vian najbaron (libereco 2).
  • La libereco por plibonigi la programon, kaj disdoni viajn plibonigojn al la publiko, por helpi ĉiujn (libereco 3). Atingo al la fontkodo estas antaŭkondiĉo por tio ĉi.

Liberan programaron subtenas kaj stimulas la libera programaro-movado. La iniciatinto de tiu movado estas Richard Stallman, kiu fondis organizon Fondaĵo por Libera Programaro (Free Software Foundation) por antaŭenigi ĝin. Ili promesas al ni ke Libera Programaro konservas la kvar suprajn specojn de libereco, por la uzantoj de la programaro.

Historio

[redakti fonton]

Ĉi tiuj liberecoj estis ekde la komenco de la 1960-aj jaroj ĝis la 1980-aj jaroj la regulo en komputiko, ne la escepto. Eĉ la kodo de iuj operaciumoj estis havebla senpage, kaj kun la rajto ŝanĝi kio estis malimplicite skribata. Neniu firmao aĉetus komputilon – ili kostis tiam pli ol 20 jaran salajron – akceptante dependon de unu sola fabrikanto.

Ekzemplo

[redakti fonton]

Por ilustri la principon de la Libera Programaro, kontraŭe al la mallibera programado, oni povas kompari ĝin kun kuirarta recepto:

  • laŭ la principo de la Libera Programaro: vi ricevis ĉi tiun recepton per iu ajn kielo (magazino, amiko), kaj neniu povas malebligi al vi uzi la recepton. Vi rajtas redoni ĉi tiun recepton tiel, kiel vi volas, same vi rajtas aliigi aŭ pludoni ĝin.
  • laŭ la principo de la mallibera programaro: vi devas akiri la pretan manĝaĵon kaj nur vi rajtas manĝi ĝin. Eĉ se vi scias la recepton, ne estas permesate aliigi ĝin.
    • aŭ vi rajtas aĉeti semojn, semi, kaj fari kun tio, kio elkreskos, kion ajn, krom preni el ĝi semojn kaj konservi aŭ semi ilin; do sekvafoje devas aĉeti semojn denove.

Laŭ la sama ideo, oni parolas pri libera verko (ekzemple dokumento aŭ muzikaĵo), kiu estas libere videbla, kopiebla, kaj aliigebla de ĉiuj posedantoj de kopio, kiel la teksto en Vikipedio.

La modelo de la libera programaro ekaperis en la 1990-aj jaroj, kiam GNU estis kunmetita kun Linukso.

Vidu ankaŭ

[redakti fonton]
Kategorioj
Bildo de la monato (novembro)
Aktualaĵoj pri Libera programaro

red.

Ĉu vi scias...
Kunlabori

red. Se vi volas kunlabori al portalo pri libera programaro estas libera krei paĝojn aŭ sekvi la projektojn. Oni povas plibonigi la ŝablonojn rilatajn al temo, aŭ krei novajn projektojn.

Se al vi interesas kontribui bonvolu enmeti suben vian nomon (algluu * --~~~)


Enmetu la ŝablonon
{{Portalo Libera programaro}} en artikolojn pri tiaj programaroj, firmaoj, programistoj, kaj tiel estiĝos ... Portalo pri Libera programaro :