Portalo:Medicino/Enkonduko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Medicino estas scienco pri malsanaj statoj (malsaniĝoj) de homa korpo kaj ilia kuracado, pri ŝirmo, prevento kaj plibonigado de korpa kaj anima sanoj de unuopulo kaj la tuta populacio. En pli vasta koncipo ĝi kongruas kun nocio sanitaro, respektive sistemo de sanitaro kaj donado de kuraca zorgo.

La medicino ensumigas en si konsisteron klinikan, kies celo estas zorgi pri pacientoj en malsanulejoj, (hospitaloj) klinikoj kaj kuracistaj esplorejoj kaj en kies kadro agadas kuracistoj, flegistino kaj plua klinika helpa sanitara personaro kaj konsistero scienca, kiu esploras problemaron de la homa organismo, iliajn ecojn kaj statojn kaj evoluas novajn medikamentojn kaj kuracmetodojn.

La scienca kaj klinika analogio de medicino ĉe bestoj nomiĝas veterinara medicino.