Portalo:Muziko/Artikolo de la monato/7

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Francesco GUCCINI (Franĉesko GUĈĈINI) estas unu el plejfamaj italaj kantaŭtoroj kune kun Fabrizio de André. Lia oficiala debuto estas en 1967 kun Folk beat n. 1 (ankaŭ se en 1960 jam komponis L'antisociale); dum plikvardekjara karero publikigis pli da dudek albumoj. Li estas ankaŭ verkisto kaj malofte aktoro, aŭtoto de bildstrioj. Li okupiĝis aldone pri leksikologio, leksikografio, lingvologio, etimologio, dialektologio, traduko, teatro kaj estas aŭtoro de kanzonoj por aliaj personoj.

Guccini estas konsiderita, kune kun Francesco De Gregori kaj Fabrizio De André, unu el gravaj elstaruloj de la skolo de la italaj kantaŭtoroj. La tekstoj de liaj kantoj estas ofte egalitaj al versaĵoj, markante famileco kun la uzo de la versoj tia ke ĝi fondas fakon kiel ekzemplon de samtempa poeto. Krom la kritika aprecado, Guccini konstatas grandan popolan sekvantaron, konsiderigante laŭ aliaj la kantaŭtoro "simbolo", rajde inter tri generacioj.

Ĝis la duona de 1980-aj jaroj, Guccini instruis la italan lingvon al Dickinson College, en Bolonjo, de la Universitato de la Pensilvanio. Li laboris ankaŭ kiel lernanto ĉe la bolonja sidejo de la Johns Hopkins Universitato (Washington, DC, USA).

Guccini ludas la gitaron kaj la plej granda parto de muzikoj, ke li komponas, havas ĉi tiu instrumento kiel sonbazo.