Povilas Rotomskis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Povilas Rotomskis
Persona informo
Naskiĝo 22-a de marto 1906
en en urbeto Žeimelis, distrikto Pakruojis
Morto 17-a de majo 1962
en Vilnius
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Povilas Rotomskis (naskiĝis la 22-an de marto 1906 en urbeto Žeimelis, distrikto Pakruojis; mortis 17-an de majo 1962 en Vilnius) estis pedagogo, kulturaganto, revoluciulo, diplomato, floristo. Dum la unua mondmilito li estis evakuita al Rjazan. Post morto de gepatroj li trafis tie en domon de litovaj infanoj. En 1918 li revenis en Litovion, laboris, studis, kaj finis porinstruistan seminarion en Panevėžys. Ekde 1926 membro de komunista partio. Pro aktiva revolucia agado inter junularo P.Rotomskis estis arestita (1928) kaj en 1930 enprizonigita por 8 jaroj. Tie li bone ekposedis Esperanton kaj en malliberejoj de Panevėžys kaj Šiauliai li fervore instruis la lingvon al samĉelanoj. Lia artikolo "En litova malliberejo" estis aperigita en "Sennacieca revuo" (1938, n-ro 10). Li kunlaboris ankaŭ en "Internaciisto". De 1938 ĝis 1940 li laboris en librovendejo en Kaunas. P.Rotomskis litovigis rakontojn de M. Gorkij kaj romanon de Sincler "Reĝo de aŭtomobiloj". Dum soveta tempo en 1940 li okupis gravajn postenojn en tiama registaro, en 1942-44 nlaboris en soveta konsulejo en Nov-Jorko. Post la milito en 1945 li estris sovetan delegacion por repatriigo de polaj civitanoj el Litovio. En 1946 - membro de soveta delegacio en Pariza Packonferenco. En 1944-48 - ministro pri eksterlandaj aferoj de Litova SSR. P.Rotomskis estis ankaŭ floristo, selektis novajn speciojn de floroj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.