El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prémesques - prononco laŭ sistemo IFA [pʁemɛk ], jen france , origine nederlande respektive okcidentflandre Permeke - estas komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio , Frans-Vlaanderen respektive Flandre française . Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ ], nederlande/flandre Noorderdepartement , en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə) ˈfʁɑ̃s ], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche ) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [ nor pa d' kale' ] , nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais ). Fine de 2023 en la komunumo vivis 2 031 loĝantoj sur areo de 5,07 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 401 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lille (france Arrondissement Lille , nederlande Arrondissement Rijsel respektive okcidentflandre Arroundissement Rysel ), kaj al la kantono Armentières / Armentiers .
La tradicia flandra loknomo Permeke cetere ankaŭ funkcias kiel familia nomo , ekzemple de la belga pentristo kaj skulptisto Constant Permeke (1886–1952), gvida figuro de la flandra ekspresionismo, laŭ kiu baptiĝis la asteroido 43767 Permeke .
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj