Praga historia kanalizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Praga historia kanalizo estas mirinda teknika laboraĵo. Almenaŭ ties parton eblas viziti kaj ekkoni ĝin tra la tn. fremdula enirejo, dece lokigita en Malnovurba urbodomo mem.

La unua mencio pri kanaloj en Prago estas el la jaro 1310 kaj ĝi rilatas al Ostruhová-strato, kiu estas hodiaŭa Nerudova-strato. Nur dum renesanco en la 16-a jarcento kanaloj fariĝas kutima konsisto de pli grandaj konstruaĵoj. Pripensitajn akvokondukilajn kaj kanalizajn sistemojn ni estas trovantaj ĉe plimulto barokaj temploj, en Prago estas rimarkinda sistemo ekz. sub premonstrata monaĥejo en Strahov aŭ sub benediktina abatejo en Břevnov. Sed nur ekde fino de la 18-a jarcento oni prikonsideras en Ĉeĥio pri centra urba kanalizo. En la paso de la 19-a jarcento estiĝis kelkaj planoj por solvi la pragan kanalizon, sed vera kreinto de la praga kanalizo fariĝis anglo William Henry Lindley, kiu proponis solvi la kanalizon en Prago. Lindley laboris en riparo de akvokondukilo en Londono, pli malfrue li gvidis konstruon de kanalizo en Frankfurto ĉe Maino, Varsovio, Baku kaj pli malgrandajn laborojn li faris en Vieno, Peterburgo kaj en vico da pluaj lokoj.

La kanalizo estis solvota per memfalo. Per tio estiĝis neceso subiri riveron Vultavo, trabati tunelon sub Letná kaj lokigi akvopurigejon nur malproksime sub la urbo en Bubeneč. La plano de la kanalizo konsistis en simplaj bazoj – krom la memfalo tio estis ekzistado de ĉefaj kanaloj, kiuj el flankoj akceptus pli malgrandajn fluojn el unuopaj partoj de la urbo. La kanalizo estis konstruita duetaĝa. Dum normala akvostato forlavaĵoj fluis en la akvopurigejon, sed dum ŝtormoj ili estis forkondukataj nepurigitaj tra la supra sistemo rekte en Vultavon. La kanalizo estis planata devene por duonmilionon da loĝantoj kaj trafluo 3 m3 dum sekundo. Nombro de la loĝantoj duobliĝis kaj ankaŭ la trafluoj tre ekkreskis, sed la kanalizo de Lindley, finita en la jaro 1907, servas senĉese. Lindley tre emfazis metian detalon, precipe kvaliton de brikoj. Dum pli malfruaj betonaj kanaloj jam antaŭ longe disfaliĝis, la malmole bakitaj brikoj supervivas agresivan medion fakte pli bone. La suma longeco de trairebla parto de la praga kanaliza reto estas proksimume 620 km, la suma reto havas hodiaŭ 2300 km!

Sub Malnovurba urbodomo situas la tn. fremdula enirejo, kiu ebligas malsupreniri en la lokojn, kie en brika kamero kunfluiĝas tri grandaj kanalizkanaloj. Nivelo de la kanalizakvoj estas proksimume 3 m sub la fundo de rivero Vultavo. Tio ebligas ankaŭ deakvigon de urbaj keloj. La objekton vizitis en la jaro 1901 eĉ imperiestro Francisko Jozefo la 1-a kaj la kanalizon li taksis per la vortoj: „Tre bela tio estas!“

La ĉefa tunelo de la historia kanalizo kondukanta sub Letná havas ankaŭ pluajn enirejojn, sed ili ne estas alireblaj por publiko. Alirloko en la kanalizon estas tra pordoj sub turhorloĝo de Malnovurba urbodomo en Malnovurba placo en Prago. La kanalo finiĝas en Malnova akvopurigejo en Bubeneč, kiu estas por publiko alirebligita.

En la ĉirkaŭaĵo estas vizitebla ankaŭ Malnovurba urbodomo kaj multe da aliaj memorigaĵoj en la centro de Prago (Monda heredaĵo de UNESKO), historiaj keloj de domoj de Malnova Urbo, Malnova kanaliza akvopurigejo en Bubeneč, Galerio de Rudolfo, Vyšehrad.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.