Pramisto
Etoso
Pramisto estas persono laboranta sur malgrandaj ŝipoj, boatoj kaj pramoj, kiuj regule vojaĝas inter bordoj de la riveroj aŭ lagoj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d9/Luca_Giordano_009.jpg/220px-Luca_Giordano_009.jpg)
Karono sur Stikso
Priskribo
[redakti | redakti fonton]En lokoj kun malpli da trafiko tiun laboron plenumas unu persono, sed en pli okupataj lokoj, ankaŭ 2-3-4 pramistoj estis dungitaj. Inter ili estas la respondeca. La pramistoj faris sian laboron por salajroj; ofte la paganto estas la plej proksima municipo. Dum la historiaj tempoj - kiam la mono ne estis plene disvastiĝanta - oni pagis en naturo (manĝaĵo, fuelo, salo, libera rajto de fiŝkaptado, ktp). En la mitologio la mortintoj mem pagis, tial oni metis moneron sub la langon de la mortinto.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4d/Sabouroff_Painter_ARV_846_196_Hermes_leading_a_deceased_to_Charon_%2802%29.jpg/220px-Sabouroff_Painter_ARV_846_196_Hermes_leading_a_deceased_to_Charon_%2802%29.jpg)
Karono
Pramistoj en mitologio kaj literaturo
[redakti | redakti fonton]- En la epopeo de Gilgameŝ reĝo Gilgameŝ serĉanta senmortecon, estas portita trans la maron de morto fare de Sursunabu, la pramisto.
- En la "Egipta Libro de la Mortintoj" Mahaf, la pramisto portas la animojn de la mortintoj en papirusa boato.
- En la greka mitologio Karono la pramisto prenas la animojn de la mortintoj trans la riveron Stikso al la pordegoj de la submondo.
- En la Dia Komedio Phlegias, la pramisto, prenas Danton kaj Vergilion trans la rivero Stikso.
- En la hungara muzikalo Padlás Pramisto prenas la kvar spiritojn al la planedo de sonĝoj kaj memoroj.
- Kiu pagas la pramiston?: brita televida serio